Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
HomoUnua verso:Tre ofte mi miris, homo
Tradukanto:Stefán Sigurðsson (islanda esperantisto)
paĝo(j)43–44
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
Klarigoj
Tiu poemo aperis islandlingve en la poemlibro de Kristján, Lífið kallar (La vivo alvokas) 1950.
La nomo de la poemo kaj ĝiaj du unuaj versoj en la islanda: > Maður > Oft hef ég undrast, maður, > örlög þín stór og köld 1. Tre ofte mi miris, homo,malvarman sorton de vi, fatal’ pratempe dediĉis al vi grandpotencon de sci’.
2. Vivul’ kaj aĵo senvivasubiĝis al vi sen fin’. Vi konas leĝojn kaj vojojn, sed viv’ ĝojigas ne vin.
3. Vi flare serĉas kaŝloke,tekniko vin portos ĝis nub’, por trovi iun sekretan lulilon plej grandan por bub’.
4. Vi longe serĉos kaj serĉosje tre fervora trovem’ pri novtekniko kaj sorĉo ĝis vi maltrovos vin mem. |