La printempo venis | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La printempo venis

Unua verso:Venis per flugiloj helaj
paĝo(j)42–43
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda

Klarigoj

Tiu poemo aperis islandlingve en la poemlibro de Kristján, Lífið kallar (La vivo alvokas) 1950.
La nomo de la poemo kaj ĝiaj du unuaj versoj en la islanda:

> Vorið kom

> Vorið kom á vængjum ljósum,
> veg minn stráði hvítum rósum.
1.
Venis per flugiloj helaj
la printemp’ kun rozoj belaj,
koraflikt’ per ĝi degelis,
viglis vivtrezor’.
Estas de la semo vere
mortŝajniga dorm’ entere
for.
2.
Kaj la junk’ kaj arboj samas
kantoj, kiujn koroj amas.
Farmistlip’* la gaston benas
kaj infanokul’.
Vekiĝinte bone iris
ĉio, kion plej deziris
ul’.
3.
La rivero forte fluis,
la kaskad’ kanjone bruis.
Sub glacia hum’ aromis
bone por la mond’.
Nuboj ŝvebis kiel vele,
bordon fluis arĝentbele
ond’.
4.
Eklaboris fortadore
la popolo freshumore.
La plugilo teron tranĉis.
Velis bark’ sur mar’.
Jen lamulo senbastona.
Erarulojn ravis bona
far’.
5.
Trans altaĵo nokt’ ŝteliris.
Idon kove bird’ akiris.
Krispe fela ekbaraktis
kave ŝafoid’.*
Enamiĝis koroj junaj,
sonis dum vesperoj sunaj
rid’.
6.
Vekis kore dolĉan miron
la printempo kaj deziron,
kiun vintra mallumego
pelis for el dom’.
Pere de l’ printempo sprona
ja fariĝis mi pli bona
hom’.