Libroj de profetoj. VI. Liberiĝo. Aŭ libro de Budda | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Libroj de profetoj. VI. Liberiĝo. Aŭ libro de Budda

Unua verso:Inter Sakja popolo vivis princo Budda
Aŭtoro:Lange, Antoni
Tradukanto:Grabowski, Antoni
paĝo(j)85–86
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Pola

Klarigoj

Rimarko. Ĉiuj poemoj en „La libroj de profetoj“ estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. – La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua – ĝia dua, la kvina – ĝia tria, la dua – kvara, la kvara – kvina, kaj fine la tria – ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo,   MEIRA ↲
1.
Inter Sakja popolo vivis princo Budda
en kastel’ de volupto. Mistika Agama*
puŝis lian animon al dezertaj ĝungloj.*
Pri mizer’ li ne havis plenon de konscio,
sed sentis eternecon de form-disvolviĝo,
de ĉiusuferado, kies lim’ – Nirvana.
2.
Ĉiujn mizerojn al li konigis Nirvana;
do forlasis kastelon sian reĝan Budda,
sciante pri eterna sufer’-disvolviĝo,
kaj liberiga el la suferoj Agama.
Jes, fonto de mizeroj estas senkonscio!
Do lasinte kastelon – li iris al ĝungloj.
3.
Li sufokis de l’ esto volon kaj en ĝungloj
serĉis ekkonon. Tie en li pri Nirvana
kaj antaŭaj korpiĝoj vekisĝis konscio.
Sub ombro de figujo ekmeditis Budda,
kiam sur lin defluis la sankta Agama,
kiel la liberiga ĉiam disvolviĝo.
4.
La estojn puŝas supren plua disvolviĝo.
Suno – la tera globo – la dezertaj ĝungloj,
kaj la homaj spiritoj kaj dia Agama
tra jarcentoj sur supron iras de Nirvana,
kiu rompas neprecon, Veron vidis Budda,
ke liberigas el la avidoj – konscio.
5.
Plej alta kredo estas de vero konscio,
plej alta ver’ – eterna spirit’-disvolviĝo,
plej alta el spiritoj sur ter’ – estis Budda!
Sufoku korp-avidojn! En la verdaj ĝungloj
meditu kiel Budda. – Kaj tie Nirvana
en vi lumigu vian la Buddi-Agama.*
6.
Veron en via koro veku la Agama.
Kaj pri la universa mizero konscio
nasku en ĝi kompaton grandan. Vin Nirvana
perfektigu. Transforma via disvolviĝo
ekhaltu. Iru en la dezerton de ĝungloj
kaj fariĝu el via meditado Budda.
Fariĝos fine Budda! – Fariĝos Agama –
en spiritoj kaj ĝungloj – aperos konscio,
ke esto – disvolviĝo, – ke limo – Nirvana.


Athugagreinar

1.2 Agama: celado, malkaŝo, ekkono, religio.
1.3 ĝungloj: arbaraj dezertoj.
5.6 Buddi-Agama: celado al Budda, religio de Budda.