Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Libroj de profetoj. IV. Amo: Aŭ libro de JezusUnua verso:Kaj kiam ekradiis betlehema stelo
Aŭtoro:Lange, Antoni
Tradukanto:Grabowski, Antoni
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Pola
Klarigoj
Rimarko. Ĉiuj poemoj en „La libroj de profetoj“ estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. – La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua – ĝia dua, la kvina – ĝia tria, la dua – kvara, la kvara – kvina, kaj fine la tria – ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, MEIRA ↲
1. Kaj kiam ekradiis betlehema stelo,freŝa vento ekblovis de monto Oliva, el ĉielo aŭdiĝis la voĉo: Hozanna! Hozanna al popoloj! Jen naskiĝis Jezus! Dio, kiu alvenas kun bona novaĵo — pri savo el la larmoj, amo al malgrandaj.
2. Benataj la animoj estas ĉe malgrandaj,ĉar la ilia estas betlehema stelo! Ĉar por ili alvenis kun bona novaĵo kaj la amon anoncis sur monto Oliva — filo de senmakula virgulino, Jezus! Al la popoloj regnon dian kaj hozanna!
3. El ĉielo defluis amo, ho hozanna!Amo por la spirite malriĉaj, malgrandaj, amo por la malĝojaj. Amo estis Jezus, kaj amo estis lia betlehema stelo. Kiuj estas plorantaj sur monto Oliva — pro amo ili kredu je bona novaĵo!
4. Benataj estas, kiuj kredas je l’ novaĵo,kiu en koroj bluas kiele hozanna, kiu spiras aromon de branĉo Oliva, kiu portas favoron, amon al malgrandaj — brilas al la premataj — per pardono-stelo! Hozanna al popoloj! Ĉar naskiĝis Jezus.
5. Sur la tero judeja jen naskiĝis Jezus,en la urbo Nazaret aŭdiĝis novaĵo! Magojn al li kondukis betlehema stelo, kaj la paŝtistoj vokis al li: ho hozanna! Kaj sekvis lian vojon aroj da malgrandaj de la jordanaj ondoj ĝis monto Oliva.
6. Kaj li instruis homojn sur monto Oliva,kvankam antaŭe sciis la Golgoton — Jezus! Al premataj — silentaj — kaj al la malgrandaj dia ŝafido iris kun bona novaĵo. Hozanna al vi sonu, ho Kristo, hozanna — super kruco radias via sava stelo! Ekradiis la stelo — sur monto Oliva. Je eterne hozanna — venis teren Jezus — kun la bona novaĵo — amo por malgrandaj. |