Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Libroj de profetoj. III. Batalado: Aŭ libro de ZarathustraUnua verso:En tiu tempo al la kor' de Zarathustra
Aŭtoro:Lange, Antoni
Tradukanto:Grabowski, Antoni
paĝo(j)179–180
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Pola
Klarigoj
Rimarko. Ĉiuj poemoj en „La libroj de profetoj“ estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. – La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua – ĝia dua, la kvina – ĝia tria, la dua – kvara, la kvara – kvina, kaj fine la tria – ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, MEIRA ↲
1. En tiu tempo al la kor’ de Zarathustrael Irana ĉielo defluis honover*, kaj li ekvidis veron per spirit’ radia kaj vokis: Arjoj, estos venkita Ahriman, ĉar leviĝis la luma di’ Ahura-Mazda, kaj en la suno iras — venkont’ de krepuskoj.
2. Eterne kun la lumo batalas krepuskoj: —Divoj* ĉiam ribelas kontraŭ Zarathustra, krepuskou ĉiam venkas di’ Ahura-Mazda kaj teren sendas — kiel la sian honover, virojn, kiuj batalas hontraŭ di’ Ahriman, per belo, bono, kiel pafarko radia.
3. Pelvanoj* de la lumo, en krono radia,kuraĝege atakas murojn de krepuskoj kaj en rubojn faligas regnon de Ahriman; dum tondre sonas suna himn’ de Zarathustra, plivastiĝas ilia kono de honover, kiun sendis sur teron di’ Ahura-Mazda.
4. Sunojn kaj florojn donis di’ Ahura-Mazda.Lia don’: ĉio bona, brilanta, radia — la kanto — kaj la amo — de scio honover! De Ahriman kreitaj: veneno, krepuskoj, dolor’ — kaj dubo en la kor’ de Zarathustra — militoj de popoloj — verko de Ahriman.
5. Terura estas iam forto de Ahriman —malfortiĝas la luma di’ Ahura-Mazda, Kaj vane vokas Iran: venu Zarathustra, kiu dispelos per la rigardo radia nubon de Ahrimanaj densegaj krepuskoj — de krepuskoj, en kiuj pereas honover!
6. Sed denove eksonos laŭte la honover,pro timego ektremos regno de Ahriman, kiel nuboj en suno — diskuros krepuskoj! Kaj denove vekiĝos di’ Ahura-Mazda kun sia suna ŝildo — kun glavo radia! Ekbrulos en Irano fajr’ de Zarathustra. Kanto de Zarathustra — jen granda honover — en la sonĝo radia! — Jen falos Ahriman, venkos Ahura-Mazda — pereos krepuskoj! Athugagreinar
* 1.2 honover — vorto de malkaŝo, rivelaĵo.
* 2.2 Divoj — malbonaj spiritoj, demonoj. * 3.1 Pelvan — heroo. |