Libroj de profetoj. II. Multeco. Aŭ libro de Brahma | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Libroj de profetoj. II. Multeco. Aŭ libro de Brahma

Unua verso:Alverŝu al la fajro Soma'n, ho bramanoj
Aŭtoro:Lange, Antoni
Tradukanto:Grabowski, Antoni
paĝo(j)177–178
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Pola

Klarigoj

Rimarko. Ĉiuj poemoj en „La libroj de profetoj“ estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. – La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua – ĝia dua, la kvina – ĝia tria, la dua – kvara, la kvara – kvina, kaj fine la tria – ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo,   MEIRA ↲
1.
Alverŝu al la fajro Soma’n, ho bramanoj,
al mond’ eksonu granda himno de Rig-Veda.
Mondo, plena de dioj, senmorta lotuso,
estas en mov’ eterna – kiel ond’ de Ganga.
El Indra estas Agni – Indra el Varuna;
la dio naskas dion – ĉie estas dioj!
2.
Kaj ĉio estas dio – ĉie estas dioj.
Enkorpiĝojn de Agni adoru, bramanoj,
enkorpiĝojn de Viŝnu, Indra kaj Varuna!
Bovinaroj kaj nuboj, kantoj de Rig-Veda,
gazeloj kaj knabinoj, la ondoj de Ganga,
jen ĉio estas dio – pan’, soma’, lotuso.
3.
Miliardajn polverojn enhavas lotuso,
miliardojn da dioj naskas ĉiam dioj.
En la Surja-radioj, vento, ond’ de Ganga,
en larm’, tra kiu vidas mondon la bramanoj,
en arbaroj bruantaj kantojn de Rig-Veda,
estas spiro de dioj – spiro de Varuna.
4.
Antaŭtago de l’ esto – kaj de l’ di’ Varuna,
estis spirit’ dormanta en Sensci’-lotuso,
ĝis li vekiĝis – kvazaŭ himnon de Rig-Veda
li aŭdus – kaj eliris tuj el li la dioj,
miliardoj da dioj – devasoj, bramanoj,
elefantoj, montsuproj – palmoj – ond’ de Ganga!
5.
Brulu al ni, ho Agni! Fluu, ond’ de Ganga!
Lumu, ho Indra! Lumu lazur’ de Varuna!
Bhagavat! vian supron iras la bramanoj,
por akiri la floron de forges’-lotuso,
kaj limon de korpiĝoj! Ĉie estas dioj –
en tomboj, vivoj, sonas kantoj de Rig-Veda.
6.
Al mond’ eksonu granda himno de Rig-Veda.
Fluas movo de l’ esto – kiel ond’ de Ganga,
milionoj da trioj naskiĝas. La dioj
iras en nuboj kaj en sunoj de Varuna,
sed ree profundiĝos en Sensci’-lotuso;
limon de transformiĝoj trovos – la bramanoj.
Aum! kantu bramanoj – himnon de Rig-Veda!
Jen ekfloras lotuso – fluas ond’ de Ganga –
adoron al Varuna! – Ĉie estas dioj!