Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Kaŝita en la herboUnua verso:Vi povas dormi dum manoj printempe varmaj
Aŭtoro:Guðmundur Böðvarsson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)13
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:Islanda
Vi povas dormi dum manoj printempe varmaj
lulas karese-kaprice herberojn junajn kaj verdaj kareksoj parolas lingvojn runajn ĉe l’eta lago de blu’, sed la dia sun’, en tago de paco vasta, distiras fajnajn kurtenojn por lumo ĉasta: ho, gardu: nenia bru’, kaj kure sed kviete trans la kamparon kaj ĝis la mezaj deklivoj ombron teksas malgranda nubo. Movas en silent’ viajn harbuklojn milda zefir’. Vi dormas. Kaŝita en la herbo, el man’ falinta, ĉe via flanko – malnova via ludil’. |