Pri komparo al la suno | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Pri komparo al la suno

Unua verso:Kio pli bonas ol plena sun'
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 25
Proks. dato:≈ 1675
Grupo:Islanda
Kio pli bonas ol plena sun’
> ŝvebe pasanta sur alta voj’?
> Varme ĝi brilas nun,
> por hom’ vivoĝoj’.
1.
Kiam ornamas kampojn mondajn
sankta suno kaj vastojn ondajn,
vekas teron kaj arbojn frondajn,
regas alte la plena sun’,
> varme ĝi brilas nun.
Jen rigardojn ĝojrespondajn
celas hom’ al la suna voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
2.
Sur montoj ĝiaj radioj brulas,
glacion rompas kaj suben rulas,
en valoj varme degel-nebulas,
benas teron la plena sun’,
> varme ĝi brilas nun.
Belajn fruktojn la hom’ okulas
dense kreskajn sur monda voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
3.
Ludas bestoj, floroj belas,
folioj verdas, sed ŝipoj velas,
al kamp’ kaj maro viroj celas,
kaj birdoj kantas en komun’,
> varme ĝi brilas nun.
Aromo tera dismielas,
homoj ĝuas je ĉiu foj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
4.
Ĝoje malfermas la naturo
mildajn brakojn en plezuro,
kiam okule tra lazuro
radiojn ĵetas la ora sun’,
> varme ĝi brilas nun,
lacon ne konas dum la kuro
sur la fajranta ĉielvoj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
5.
Baldaŭ palos la bela tero,
kolor’ ĉiela kaj florapero,
kiam en maron el aero
ĵetas oron la bona sun’;
> varme ĝi brilas nun;
ĉiaj bestoj en la vespero
ŝirmejon iras je sama foj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
6.
De l’ sankta vorto jen deklaro:
egalas inde en komparo
bela virin’ dum nobla faro
kaj lumdonanta ora sun’;
> varme ĝi brilas nun.
Pri ŝiaj pur’ kaj anima klaro
raportoj iras tra l’ monda voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
7.
Bela radi’ de sankta pio
brilas sur ŝin en harmonio,
ŝia moral’ kaj virta plio
lumas daŭre el kora sun’,
> varme ĝi brilas nun.
Alta kreo de man’ de Dio
la virtojn amas sur vivovoj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
8.
Amajn donojn en granda kvanto
ŝi faras milde al bezonanto,
preĝas arde kaj en konstanto,
tiu virin’ de kora sun’;
> varme ĝi brilas nun.
riĉ’ doniĝas sen ia vanto
nun kaj jam kaj je ĉiu foj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
9.
Edzon brakumas kun varma amo,
aromon donas la kora ĉarmo,
li dormas pace sen arda flamo,
sen ĉagreno kaj ĉia pun’,
> varme ĝi brilas nun,
feliĉon ĝuas en daŭra samo
sur tiu geedza rekta voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
10.
Idojn ŝi nutras kaj servistaron,
moderon sekvas kaj solidaron,
kvietigas la vort-amaron,
sanon vartas el sia sun’,
> varme ĝi brilas nun,
triston mildigas, kaj solvan klaron
donas al ĉiu mizera foj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
11.
Ŝia lumo, je l’ tagofino,
ne malkreskas je ilumino,
ĉio puras sen halucino
sur ŝia viv-vojo de labor’;
> brilas sun’ en la kor’.
Estas feliĉaj vir’ kaj ino
sidantaj apud tiu voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.
12.
Tia virin’ malhavas oron
materian, sed veran gloron
de virtoj dignaj kaj puran koron
posedas, kaj tial jam kaj nun
> indas kompar’ al sun’.
Fermas mi kanton kaj adoron
pri suno kaj ŝia suna voj’.
> Varme ĝi brilas, por hom’ vivoĝoj’.