Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Saluto el fremdlandoUnua verso:Afable blovas nun la suda vento
Aŭtoro:Jónas Hallgrímsson
Tradukanto:Árni Böðvarsson (kaj F.V. Lorenz)
Fonto:Islanda antologio. Proks. dato:≈ 1975
Grupo:Islanda
Afable blovas nun la suda vento,
surmare levas sin ondeta bando kaj iras al la bela Glacilando, al bord’ de mia hejm, al mia gento. Al ĉiuj hejme, kun sincera sento, kaj al la fiŝkaptistaj boatetoj salutojn sendas mi per vi, ondetoj; ventet’, belvangojn kisu, en silento. Profet’ printempa, ci birdet’ fidela, fluganta alte tra l’lumpanoramo, en somerval’ por kanti preta jam: Se ci knabinon de belec’ anĝela ekvidos, kun kufet’ kaj ruĝornamo, salutu ŝin: Ŝi estas mia am’. |