La insuleto de Gunnar | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La insuleto de Gunnar

Unua verso:Brilas sur landon sun
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)4–6
Proks. dato:≈ 0
Dato:1993
Grupo:Islanda
Brilas sur landon sun’ somerovoje
kaj bluan pinton de glacia mont’
fajre koloris en vespero foje.

Sin levas tiu bild’ je l’ horizont’,
la grandiozan kapon vaste banas
en la ĉiela, klare blua font’.

Muĝanta akvo kontraŭ rok’ ĉikanas
el alt’ falanta sub glacia rando,
kie trezorojn feoj lude manas.

Sed transe firmas stare monta grando,
kovrita nigre, la Pintomontoj mem,
kun verda zon’, simila al girlando,

kaj kasko brila kiel diadem’,
rigardas ili bluajn akvojn plie
celi almaren en fluanta trem’,

kie dometoj nestas idilie
dise sur kampoj florumitaj tute.
Ĉe l’ nordo Hekla pompas energie.

Neĝo sur pinto, fajr’ koleras brute,
en fund’ terura, forte katenitaj,
minac’ kaj morto restas kvazaŭmute.

Sed el siliko, alte ĉiel-spitaj,
montaj tegmentoj super nigra hal´.
De tie sternas sin vidaĵoj mitaj,

ĉar rivereg’ en bel-arbara val’
zumas laŭ bordoj. Larĝe ambaŭflankas
agroj maturaj, kampoj sen rival’.

Supre, deklive, bril-vuale blankas
floroj etkreskaj, ĉarmaj rev-reale.
Ungegojn flavajn, ĉar fiŝoj ne ĉe-mankas,

agloj elmontras prete, kapt-fatale.
Flirtas trembrile turda flugosvarmo,
arbar’ sonoras, kvazaŭ festivale.

Tiam ĉevaloj du de riĉa farmo
ekirigitaj estas por vetur’
de tiu loko, kien ond-alarmo

atingas, ĉar de l’ maro la susur’
neniam ĉesas ĉe l’ sableja arko
kie ĝi ŝvelas en eterna kur’.

Je fortaj ŝnuroj kuŝas bela barko
kun veloj alligitaj al la jard’.
Pruo turnita maren kiel marko.

Per tiu ŝip’ veturu ekster tard’
fratoj disfor de patrolandaj domoj
kaj longatempe vivu sen rigard’

al hejma tero, inter fremdaj homoj
elpelitaj, de amikoj for,
tiel la sorto diktis, en tiomoj.

Kune portita estas lanc’ de glor’
de fama biendomo, ĉar Gunnar brave
ĝin tenas mane. Proksime, kun honor’,

lin akompanas frat’ aŭdaca, glave
armita, sur sangruĝa virĉeval’.
Jen rajdas Kolskegg, homoj scias prave.

Nun iras pluen fratoj sen egal’,
ĉevaloj celas laŭ river’ kureme,
Kolskegg rigardas maren kun lojal’

sed Gunnar al la hejm-dekliv’ korpreme.
Ne timas morton la hero’ de famo,
kiun minacas juĝo anateme.

„Ne kaptis min antaŭe tia amo
al hejma ter’, ŝafar’ en disaj vagoj,
ĉe kampo brilas roz’ en ruĝa flamo.

Ĉi tie daŭru miaj vivotagoj,
ĉiuj de Di’ senditaj, jen adiaŭ,
frat’ kaj amiko.“ – Tiel fin’ de agoj.

Ĉar Gunnar volis fronti al la mort’
pli ol forlasi hejmon, senrevene,
kruela band’ en lig’ kun trompa vort’
katenis honestulon firmotene.
Kortuŝa tamen estas lia sort’
ankoraŭ enmemora ĉi-terene,
kie fieras daŭre ĉionspita
eta verdejo, flore ornamita.

Kie antaŭe verdis kampa vast’,
river’ ŝvelkura regas detruante.
Ankoraŭ montoj vidas kia drast’
misagas kontraŭ bela val’ konstante.
Mortis la feoj, fuĝis for en hast’
ĉiuj mituloj, regas zorgoj kvante,
sed la verdejon, kie sort’ elektis
turnon por Gunnar – stranga fort’ protektis.