Erla | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Erla

Unua verso:Erla, bona Erla
paĝo(j)28
Metro:Sex línur (tvíliður+) þríkvætt:OaOaOa
Proks. dato:≈ 1925
Grupo:Islanda
Erla
1.
Erla, bona Erla,
vin devas luli mi,
ŝvebu en la dormon
per kant’ de emoci’,
mia vesperkanto
jam vesperiĝas pli.
2.
Elfoj sur glacio
ekrajtas en aŭtun’.
Lumas sur la domo
la pala bril’ de lun’,
Erla, kara Erla
vi bonas ege nun.
3.
Ardas la juneco
je forta aventur’.
Ravas min ensorĉe
en nokt’ ĉiellazur’.
Ĉu ekdormas Erla?
Spirad’ malpezas nur.
4.
Dormu, provu dormi
okuloj kovraj kun.
Neĝo mallumiĝas
kaj velkas lum’ de lun’.
Nigras la sidloko.
Vi kara dormas nun.
5.
Proprajn mi pripensas
akfliktojn ĝis kulmin’.
Ruĝfluaĵo kuras
tra harda vivdestin’.
Vagas ja fantomaj.
Vi dormas, etulin.
6.
Kor’ de hom sveras
pensante plej pri si.
Nigras la vespero
min do kompatas mi.
Glore, dorme sonĝu,
vin benu bona di’.
7.
Sanktan ja kristnaskon
sopiras koro nun.
Mi emas genufleksi
ĉe dia trono nun.
Super fajr’ de tago
ja super monda sun.