Rememoro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Rememoro

Unua verso:La perloj al unu, la kesto al dua
Tradukanto:Kalman Kalocsay
paĝo(j)337
Proks. dato:≈ 1850
Grupo:germana

Klarigoj

Wisetzki (pr. visecki) estis lerneja kamarado de la juna Heine: li savis kateton kaj mem dronis.
1.
La perloj al unu, la kesto al dua,
ho Wilhelm Wisetzki, la mort’ estis frua,
sed la kato, la kato saviĝis.
2.
Ĉar sub li rompiĝis la pontotabulo,
li dronis en akvo, la povra etulo,
sed la kato, la kato saviĝis.
3.
Ni sekvis la korpon, la ĉarman knabon,
lin sub majfloroj ni metis en kavon,
sed la kato, la kato saviĝis.
4.
Ho, saĝa kompano, eskapi vi povis
el ŝtormoj, frue azilon vi trovis,
sed la kato, la kato saviĝis.
5.
Vi frue eskapis, ho saĝa kompano,
vi plene saniĝis jam antaŭ malsano,
sed la kato, la kato saviĝis.
6.
De multaj jaroj, pasintaj de tio,
mi vin rememoras kun trist’ kaj envio,
sed la kato, la kato saviĝis.