Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Staris la patrino plore (Stabat mater)Unua verso:Staris la patrino plore
Tradukanto:M(ontagu) C(hristie) Butler
paĝo(j)295–296
Proks. dato:≈ 1975
Grupo:Latina
Staris la patrino plore
1. Staris la patrino ploreĉe la kruĉo endolore dum pendadis ŝia fil’. Ŝian koron ĝemadantan, malĝojegan, angorantan trafis glavo dornpikil’.
2. Kiom estis afliktataDipatrino la benata, atendante apud Li! Dum, anime lamentante, Liajn vundojn kunsentante, daŭre Lin rigardis ŝi.
3. Kiu homo ne ploradus,se li tie ŝin vidadus en tioma kormizer? Kiu, Kriston rigardante, la patrinon pripensante, ne kuniĝus en sufer’?
4. Pro la pekoj de aliajvenis la turmentoj Liaj, skurĝo-batoj, agoni’; ŝi Lin vidis kondamnita, kaj de ĉiu forlasita; dum surkruce mortis Li.
5. Kristo tuŝu mian koron,ke, vidante ŝian ploron, kunlamentu ankaŭ mi; pliardigu mian amon, brulu ĝi en freŝan flamon, ke mi plaĉu nur al Vi. |