Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Poemo pri Þrym (Þrymskviða)Unua verso:Kolero kaptis / sving-Toron je trovo,
Aŭtoro:Aŭtoro nekonata
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)26a n-ro, 12a julio 1997
Proks. dato:≈ 1000
Klarigoj
Þrymskviða apartenas al la poemoj pri la antikvaj nordaj dioj (pl.æsir -pron. ajsir, sing. ás - pron. aŭs), kiuj siavice apartenas al la t.n. Edda poemoj, konservitaj plejparte en unu manuskripto de la 13a jc. Malgraŭ la nomo de la poemo la giganto-reĝo Þrymr (simpligita en la traduko kiel Þrym - (Þ pron. kiel th en thing en la angla) ne estas la ĉefa persono en la poemo, sed Loki, la ruzulo, kiu helpas al Þór (esperantigita kiel Toro) reakiri lian faman martelon Mjöllnir (la nomo verŝajne signifas „tiu, kiu disrompas, Rompanto“), kiun ŝtelis Þrym dum Toro dormis. La poemo MEIRA ↲
1. Kolero kaptissving-Toron je trovo, ke mankis martelo post dormo dura, barbon li skuis kaj buklajn harojn, serĉe pripalpis plankon Ter-Filo.
2. Kaj jene parolisToro tujvorte: „Aŭdu min, Loki, kion mi diras, okazis ŝtelo sen precedento: martel’ estas rabita!“
3. Alpaŝis ili kunekorton de Freyja, kaj jene parolis Toro tujvorte: „Ĉu vi alpruntus plumveston flugilan por mian retrovi martelon ŝtelitan?“ Diris Freyja:
4. „Al vi mi alpruntuseĉ se el oro, volonte donus eĉ se el arĝento.“
5. Ekflugis Loki,– zumegis tra plumoj – ĝis jam eksteris lokaron de l |