| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Mallonga poemo de Sigurd (Sigurðarkviða in skamma)Unua verso:Prafrue Sigurd / vizitis Gjuki
Aŭtoro:Aŭtoro nekonata
paĝo(j)166–181
Proks. dato:≈ 800–1100
Mallonga poemo pri Sigurd rakontas pri la vizito de Sigurd al la kortego de reĝo Gjuki kaj lia edziĝo al lia filino Gudrun. Li faras ĵurfratan ligon kun ŝiaj fratoj, Gunnar kaj Hogni, kaj poste svatas Brynhild en la aspekta formo de Gunnar kaj kuŝas kun ŝi kun sia glavo inter ili.Brynhild amas Sigurd kaj ne povas toleri, ke Gudrun partoprenu liton kun li. Ŝi tiel instigas Gunnar mortigi Sigurd, minacante forlasi lin. Gunnar kaj Hogni trovas sin en malfacila situacio, estante ĵurfratoj de Sigurd, sed Guttorm, ilia frato, prenas sur sin la taskon kaj mortigas Sigurd en lia lito. Sigurd, ĝismorte vundita, sin levas en la lito kaj ĵetas sian glavon post Guttorm, kiu tratranĉas lin. Gudrun vekiĝas en angoro en la sanga fluo, sed Brynhild ridas, kiam ŝi aŭdas ŝian ploradon. Gunnar konstatas la malamegon de Brynhild kaj deklaras, ke ŝi meritas nur malbonon. Post tio Brynhild parolas, priskribas sian malĝojon kaj mortigas sin mem per glavo por povi akompani Sigurd en la mondon de morto.
1. Prafrue Sigurdvizitis Gjuki, Volsungo juna post mortigo de Fafnir, akceptis fidon de ambaŭ fratoj, ĵurojn ili faris, potence bravaj.
2. Al li ili proponisvirinon kaj trezoron, junan Gudrun, filinon de Gjuki, drinkis kaj diskutis dum multaj tagoj, Sigurd la juna kaj la filoj de Gjuki.
3. Ĝis ili irispor svati Brynhild, kun ili Sigurd rajdis akompane, Volsungo juna la vojon konis, li ŝin havus, se fato permesus*.
4. Sudulo glavonnudan metis, klingon kun runoj inter ili du, nek kisojn al ŝi faris, nek en brakojn prenis, knabinon li donis en zorgon de Gunnar.
5. Pri sia vivoŝi malvirton ne konis kaj ne difekton, en sia vivpasado, neniun hontaĵon supozan nek realan, kiam intervenis nornoj de fatalo.
6. Sola ekstereŝi sidis en vespero. tiam ŝi malkaŝe tiel ekparolis: „Mi tenu Sigurd, aŭ mi mortu, viron freŝe junan en miaj brakoj.
7. Vortojn mi nun diris,kiujn mi bedaŭros, Gudrun lia edzino kaj mi de Gunnar, nornoj al ni faris tiun longan turmenton.“
8. Ofte ŝi eliraskun malicaj pensoj sur lokojn glaciajn je vespera tempo, kiam li kaj Gudrun al lito iras kaj ŝin Sigurd vualas per linaĵo, reĝo el sudo edzinon karesas.
9. „Nek viron nek amonmi ĝui povas, plezuron trovas nur en pensoj kruelaj.“
10. El tiuj pensojkreskis fatalo: „Vi perdos, Gunnar, mian landon kaj ankaŭ min mem vi perdos tute, neniam mi sentos kun vi plezuron.
11. Mi tien reirosde kie mi venis, al miaj parencoj kaj intimuloj, tie mi sidos kaj vivon tradormos, krom se vi morton al Sigurd suferigos kaj fariĝos supera al ĉiuj reĝoj.
12. Lian filon irigulaŭ la sama vojo, junan lupon ne longe nutru, ĉar por kiu pli facilus venĝo, ol al tiu homo, kies filo vivas?“
13. Koleris Gunnar,malĝojis lia koro, en pensoj profunde li sidis tra la tago, li tion sciis neniel klare, kio plej indus por li fari, kio plej bonus por li plenumi, li sciis ke Volsungon li forigi devus, kaj ke post Sigurd estus dolora manko.
14. Longe li pensissen povi decidi, estis ne ofte en tiu tempo, ke edzinoj lasus reĝinan staton. Konsilon li decidis peti al Hogni, kiun fidinda li firme kredis.
15. „Estas al mi Brynhildpli bona ol ĉiuj, filino de Budli, plej nobla el virinoj, prefere mi lasu mian propran vivon ol perdi la amon de tiu virino.
16. Ĉu vi reĝonpretus perfidi oron por gajni kaj poste posedi? Metalon de Rejno indas regi, komforte sidi, feliĉon ĝui.“
17. Al tio Hognisole respondis: „Al ni malindas tion fari, per glavo rompi ĵurojn faritajn, faritajn ĵurojn, fidojn ĵuritajn.
18. Ne scias ni sur terohomojn pli feliĉajn dum ni kvar fratoj popolon regas, kaj vivas tiu plu, la sudulo brava, ne scias ni pli faman bofraton ol Sigurd, se ni filojn kvin sukcesus generi laŭ gento elstarajn kaj longe eduki.
19. Scias mi bone,kiel staras aferoj: Estas tro grandaj postuloj de Brynhild.“ Gunnar diris:
20. „Al Guttorm ni instigumortigon plenumi, nia frato pli juna kaj malpli scia, li ne partoprenis ĵurojn faritajn, faritajn ĵurojn, fidojn ĵuritajn.“
21. Facile estisnetiman instigi, staris glavo en la koro de Sigurd.
22. Reagis tuj por venĝoviro armil-sperta, glavon li ĵetis post tiun sentiman, flugis al Guttorm fero brilega de Gram magia, el mano de reĝo.
23. Falis malamikoen partojn du, manoj kaj kapoj frontdirekten, pieda parto malantaŭen.
24. Dormis Gudrunen geedza lito ekster zorgoj apud Sigurd, sed ŝi vekiĝis feliĉo-manka, flosanta en sango de amato sia.
25. Ŝi manojn kunfrapistiel furioze, ke la fortkuraĝa sin en lito levis: „Ne ploru, Gudrun, tiel kruele, edzino juna, viaj fratoj vivas.
26. Havas mi junanheredanton, li ne scias eviti malamikojn, ili elpensis, vole nevole, novan planon* jam preskaŭ pretan.
27. Ne rajdos poste,eĉ se naskus vi sep, tia nevo elstara kun ili al kunveno. Mi klare vidas la iron de l‘ aferoj: kaŭzas sola Brynhild la suferon.
28. Ŝi min amispli ol ĉiun alian, sed al Gunnar mi ne misfaris, bofratajn ligojn kaj ĵurojn mi tenis, por eviti intimon kun lia edzino.“
29. Vespiris virino,sed reĝo mortis, ŝi manojn kunfrapis tiom forte, ke resonis pokaloj treme en angulo, kaj gakis anseroj sur hejmokampo.
30. Ridis tiam Brynhild,filino de Budli, unu fojon el plena koro, kiam al ŝia lito ploro atingis, akra de Gudrun, filino de Gjuki.
31. Parolis tiam Gunnar,reĝo de batalistoj: „Ne pro tio vi ridas, virino malica, gaja en litĉambro, ke bono vin atendas. Kial vi rifuzas la blankan koloron* nutranto de malico? Vian finon mi sentas.
32. Vi merituspli ol ĉiuj virinoj, ke ni Atli* haku antaŭ viaj okuloj, ke de via frato vi vundojn vidus sangantajn, kiun vi prizorgi devus.“ Brynhild diris:
33. „Neniu vin mokaspro manko de kuraĝo, sed ne timas Atli vian malamikecon, pli longe li vivos ol vi ambaŭ du kaj ĉiam pruvos sian forton pli grandan.
34. Mi diru al vi, Gunnar,kvankam vi bone scias, kiel vi jam frue kulpojn kolektis, ne estis mi tro juna, nek alpremita*, riĉa je oro en la hejmo de frato.
35. Ke edzon mi havumi ne deziris, antaŭ ol Gjukungoj en la korton rajdis, tri sur ĉevaloj princoj potencaj, neniom bezona estis ilia vizito.
36. Al tiu mi promesisligon gefianĉan, kiu kun oro sur Grani sidis, ne similis liaj okuloj la viajn, kaj neniel aspekte li al vi similis, tamen vi kredas vin reĝoj de potenco.
37. Kaj tion Atlidiris al mi sola, ke li ne dividos propraĵojn hereditajn, nek oron, nek landon, se mi ne akceptos geedzan ligon, kaj ke sen tio li ne lasos al mi trezorojn al mi donacitajn dum mia knabinaĝo.
38. Tiam min okupispensoj de dubo, ĉu mi batalu brava en kiraso kontraŭ mian fraton, tio tiam disfamiĝus kaj al multaj homoj zorgojn kaŭzus.
39. Nian disputonni pacigis, Mi preferis trezorojn akcepti, ringojn orajn de la filo de Sigmund*, de homo alia mi riĉaĵojn ne aspiris.
40. Nur unu mi amis,sed ne aliajn, ne ŝanceliĝas menso valkiria, ĉion Atli poste eltrovos, kiam li aŭdos pri mia vojo al morto,
41. ke ne virinofeble mensa edzon de alia dumvive sekvu, venĝon mi havu pro suferoj miaj.“
42. Ekstaris Gunnar,princo de korteganoj, kaj brakojn metis ĉirkaŭ kolon de l’ edzino, ĉiuj klopodis, tamen diference, el tuta koro ŝin malinstigi.
43. Ŝi forpuŝisĉiujn bruske, de iro mortvoja ne lasis sin forbari.
44. Al Hogni li petisparolon de konfido: „Mi volas, ke viroj miaj kaj viaj halon eniru, estas urĝa bezono, por vidi, ĉu eblas malhelpi ŝian iron sur vojon de morto, alie post tempo ankoraŭ pliaj malbonoj sekvos.“
45. Al tio Hognijene respondis: „Neniu malhelpu ŝin foriri, de kio ŝi neniam plu returnu, pene ŝi eliris el patrina sino, estis ŝi naskita por mizerojn krei, kaŭzonta al multaj homoj afliktojn.“
46. Gunnar malkontentairis de parolo al kie la virino oraĵojn disdonis.
47. Ŝi supervidissiajn propraĵojn, mortintajn sklavinojn* kaj damojn de la halo, kirason surmetis ore ornamitan antaŭ ol glavon tra sin puŝi.
48. Sur la kusenonŝi falis dorsen, de glavo vundita kaj jene parolis:
49. „Nun tiuj venu,kiuj oron avidas por akcepti de mi memoraĵojn, al ĉiu mi donas ornamaĵon oran, korvrilon broditan kaj brilajn vestojn.“
50. Silentis virinojkaj konsideris, kaj ĉiuj respondon samtempe donis: „Sufiĉe multaj jam estas mortaj, vivi ni volas kaj honoron varti.“
51. Tiam, repense,virino linvestita, juna laŭ aĝo, jenvorte parolis: „Malvolontajn mi ne volas instigi min akompani sur la mortovojo.
52. Tamen sur viajostoj ne brulos malpli da trezoroj kiam vi venos, mortaj min viziti, neniaj oraĵoj.
53. Sidiĝu, Gunnar,nun mi mortonta edzino via al vi diros, ke via ŝipo ne sekuras havene, kvankam baldaŭ mi lastfoje spiros.
54. Vi kaj Gudrunrepacon trovos pli baldaŭ ol vi kredas, memoros en malĝojo ŝi ĉe reĝo pri la viro morta.
55. Naskiĝos knabino,patrino ŝin nutros, ŝi estos pli radia ol tago serena, Svanhild, pli brila ol la suno mem.
56. Vi fordonos Gudrunpor edzina rolo, kie ŝi al homoj malĝojon kaŭzos, ne estos ŝi feliĉa, donita kontraŭvole, ŝin Atli edzinigos, filo de Budli, mia propra frato.
57. Multon mi devasmemori pri perfido, kiel vi min traktis, kore suferantan, vivis senigita de ĝojo ĉiam poste.
58. Deziros vi haviOddrun kiel edzinon, sed ŝin Atli ne al vi donos, brakumi vi povos nur sekrete, tiel ŝi vin amos kiel mi devus, se faton pli bonan ni estus havintaj.
59. Kruele vin traktosmia frato Atli, vin li ĵetigos en puton de viperoj.
60. Ne longe postetiel okazos, ke perdos Atli sian vivon, sian feliĉon kaj vivon de filoj, ĉar Gudrun kun koro vundita ŝmiros lian sangon sur liton per akra klingo.
61. Estus pli honorepor via fratino sekvi en morton sian unuan edzon, se oni donus al ŝi bonan konsilon, aŭ se havus ŝi mian spiriton.
62. Pene mi parolas,sed ŝi neniam fordonos sian vivon laŭ mia konsilo, ŝin leve portos altaj ondoj al lando prapatra de reĝo Jonakr.
63. Zorge ŝi edukosfilojn de Jonakr, Svanhild ŝi sendos al alia lando, sian filinon kaj de Sigurd.
64. Planoj de Bikkiŝin akre afliktos, ĉar Jormunrek tro longe vivos, tiam estos mortinta la gento de Sigurd, suferos Gudrun pro aferoj pli multaj.
65. Unu petonmi al vi faras, estas tiu peto mia lasta en mondo: Funebran brulstakon starigu tiom grandan ke estos por ni ĉiuj sufiĉe vastspace, por ni, kiuj mortis kun Sigurd.
66. Brulstakon kovruper toloj kaj ŝildoj, farbitaj teksaĵoj kaj multaj sklavoj, bruligu Sigurd apud mia flanko.
67. Bruligu ĉe aliaflanko de Sigurd miajn servistinojn per juveloj ornamitajn, du estu ĉe la kapoj kaj du akcipitroj, tiam konvene estas ĉio aranĝita.
68. Inter ni kuŝuglavo kun or-ringoj, klingo akrega, kiel estis antaŭe, kiam ni ambaŭ kune kuŝis kaj promesojn donis pri geedza vivo.
69. Pordo Valhala*,per ringo ornamita, sur liajn kalkanojn pordo ne frapu, ĉar lin akompanos mia kuniro, granda procesio neniel mizera.
70. Ĉar lin akompanoskvin sklavinoj, ok servantoj de bona familio, sklavo intima, kiu kun mi kreskis, kaj al mi donacis Budli, mia patro.
71. Multon mi diris,sed dirus pli multe, se permesus parolon morto, feblas voĉo, vundoj ŝvelas, veron mi diris, nun spiron mi lasas.“ 3.7-8. li ŝin havus / se fato permesus, t.e. Sigurd estus havinta ŝin, se la fato estus tion permesinta. 26.5-7. ili elpensis ... novan planon: Sigurd diras, ke Gunnar kaj Hogni jam planis mortigi la filon de li kaj Gudrun. 31.7-8. Kial vi rifuzas / la blankan koloron: Gunnar miras, ke Brynhild ne havas blankan vizaĝon, t.e. ke li ŝanĝis sian vizaĝkoloron. 32.3. Atli: frato de Brynhild.
34. nek alpremita: Brynhildur aludas al sia feliĉo kaj sendependeco antaŭ ol ŝi estis devigita edziniĝi.
39. filo de Sigmund: Sigurd.
47. mortintaj sklavinoj: la sklavinoj de Brynhild jam suferis morton por akompani ŝin en sur la mortovojo.69.1Valhalo: ĉefejo de Odino, tien iras tiuj falintaj pro armiloj. |