| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Paroloj de Fafnir (Fáfnismál)Unua verso:Knabo, nura knabo!
Aŭtoro:Aŭtoro nekonata
paĝo(j)147–156
Proks. dato:≈ 800–1100
Paroloj de Fafnir (Fáfnismál] rakontas komence en prozo pri la mortigo de la drako Fafnir sur la Gnita-monto fare de Sigurd. Sekvas 22. strofoj kun konversacio de Sigurd kaj Fafnir mortanta. Tie aperas diversaĵoj pri Sigurd mem, liaj motivoj por la mortiga faro kaj la malbeno, kiu akompanas la oron. Sekvas la paroloj inter Sigurd kaj Regin, frato de Fafnir, kiu instigis Sigurd mortigi Fafnir, sed staris iom for dum okazis la batalo. Kiam Sigurd rostas la koron de Fafnir kaj gustumas la sangon, li komprenas lingvon de birdoj kaj aŭdas ilian interparolon, kiu avertas pri la perfida plano de Regin. Sigurd tiam mortigas Regin, prenas la oron de Fafnir kaj rajdas for sur la ĉevalo Grani ekvoje al renkonto kun la valkirio Sigurdrifa (Brynhild).
Sigurd kaj Regin iris sur Gnita-monton kaj tie trovis la spurpadon de Fafnir, kie li rampis al la akvo. Tie Sigurd fosis grandan truon trans la padon kaj ĝin eniris. Kaj kiam Fafnir rampis de sur la oro, li elblovis venenon kaj ĝi falis super la kapon de Sigurd. Kaj kiam Fafnir rampis trans la fosaĵon, Sigurd trapikis lian koron per sia glavo. Fafnir sin skuis kaj ĉirkaŭbatis per siaj kapo kaj vosto. Sigurd saltis el la fosaĵo kaj ili rigardis unu la alian. Fafnir diris:
1. „Knabo, nura knabo!Kiu vin naskis, knabo? Kiu sur Fafnir ruĝigis sian glavon akre brilantan? Staras tra koro klingo.“ Sigurd kaŝis sian nomon, ĉar tion oni kredis antikvatempe, ke vortoj de mortanto havas multan potencon, se ili malbenas sian malamikon per nomo. Li diris:
2. „Nobla bestomi nomiĝas, sed mi disvagis filo sen patrino, patron mi ne havis kiel aliaj filoj, iradas mi ĉiam sola.“ Fafnir diris:
3. Se vi ne havis patronkiel aliaj filoj, per kia mirindaĵo vi naskiĝis?“ Sigurd diris:
4. „Mia familio,estas al vi nekonata kiel mi mem estas: Sigurd mi nomiĝas, – Sigmund mia patro, per glavo mi vin mortigas.“ Fafnir diris:
5. „Kiu vin instigis?Kial vi urĝiĝis senigi min de vivo? Knabo akrokula, vi havis patron bravan, [montru tuj vian kvaliton].“* Sigurd diris: „Kuraĝo min instigis, helpis miaj manoj kaj mia akra glavo, malmultaj bravas je maljuniĝo, se infanaĝe ili timas.“ Fafnir diris:
7. „Se vi sukcesuselkreski kun amikoj, oni vidus vin batali furioze, sen libero vi estas ĉar milit-kaptito, ligita homo ĉiam tremas.“ Sigurd diris:
8. „Riproĉas vi moke,ke mi multe foras de mia patra heredaĵo, sen libero mi ne estas, kvankam kaptito, vi trovis, ke libere mi agis.“ Fafnir diris:
9. „Nur vortojn malicajnvi aŭdas viakrede, sed veron mi al vi diras: Oro resonanta, la ruĝa trezoro kaj ringoj kaŭzos vian morton.“ Sigurd diris:
10. „Siajn posedaĵojnĉiu priregu ĉiam ĝis lasta tago, venos tempo kiam ĉiu devas sian morton akcepti.“ Fafnir diris:
11. „Juĝon de nornojvi suferos sur maro, morton de homo stulta, en akvo vi dronos, se vi remos en vento, ĉio danĝeras al damnito.“ Sigurd diris:
12. „Diru al mi Fafnir,ĉar oni kredas vin saĝa kaj scianta multajn aferojn: Kiuj estas la nornoj, kiuj helpas je akuŝoj kaj dividas patrinoj de idoj?“ Fafnir diris:
13. „De triboj diferencajmi opinias nornojn, malsamas ili devene, iuj de Azoj, iuj de Elfoj, iuj filinoj de Dvalin.“* Fafnir diris:
14. „De triboj diferencajmi opinias nornojn, malsamas ili devene, iuj de Azoj, iuj de Elfoj, iuj filinoj de Dvalin.“* Sigurd diris:
15. „Oskopnir* ĝi nomiĝas,kie ĉiuj dioj ludas per siaj lancoj, Bifröst* rompiĝos, kiam ili forrajdos, kaj naĝos ĉevaloj en rivero.
16. La kaskon de teruromi portis inter homoj, kiam mi kuŝis sur ringoj, pli potenca mi kredis ol ĉiuj homoj, ne trovis multajn por komparo.“ Sigurd diris:
17. „La kasko de teruroneniun protektas, kie batalas koleraj homoj; homo tion spertas kunvene kun bravuloj, ke neniu alian superas.“ Fafnir diris:
18. „Venenon mi sputis,kuŝante sur heredaĵo granda de mia patro.“ Sigurd diris:
19. „Drako potenca,vi elĵetis venenon vaste kaj hardis vian koron, ĉiam pli kruelaj fariĝas homoj portante tiun kaskon.“ Fafnir diris:
20. „Nun mi vin konsilas,tion vi atentu, tuj rajdu hejmen Sigurd, la sonoranta oro kaj la brilruĝa trezoro, tiuj ringoj kaŭzos vian morton.“ Sigurd diris:
21. „Konsilon vi donis,sed mi tien rajdos, kie oro kuŝas sur herbo, sed vi, Fafnir, kuŝas mort-angore, jam venis via fino.“ Fafnir diris:
22. „Regin min perfidis,kaj vin li perfidos, li kaŭzos la morton de ni ambaŭ, nun sian vivon Fafnir devas forlasi, vi havis forton superan.“ Regin malaperis, dum Sigurd mortigis Fafnir, sed revenis, kiam Sigurd viŝis la sangon de sur sia glavo. Regin diris:
23. „Gloron al vi ,Sigurd,venkon vi havis, al Fafnir vi portis detruon, el ĉiuj homoj, kiuj sur tero paŝas vi pleje superas je kuraĝo.“ Sigurd diris:
24. „Eldiri kun certone eblas je asembleo de homoj noble elstaraj, kiuplej kuraĝas. Multaj estas bravaj, kiuj ne ruĝigis glavon en alies brustoj.“ Regin diris:
25. „Kontenta vi estaskaj pri faro fiera, viŝante vian glavon sur la herbo, mian fraton vi mortige vundis, tamen ankaŭ mi parte kulpas.“ Sigurd diris:
26. „Vin tion aranĝiske mi rajdis ĉi tien, trans montojn de pura prujno, oron kaj vivon plutenus la glima drako, se mi ne spronis mian menson.“ Tiam Regin alpaŝis al Fafnir kaj eltranĉis al li la koron per glavo, kiu nomiĝas Ridil, kaj tiam li trinkis sangon el la vundo. Regin diris:
27. „Vi sidu, Sigurd,dum mi iros dormi, kaj rostu la koron de Fafnir, tiun koron mi volas manĝi post tiu trinko de sango.“ Sigurd diris:
28. „Flanken vi irisdum mi ruĝigis sur Fafnir mian glavon, mian forton mi uzis kontraŭ potenco draka, dum vi kaŭris sub arbustoj.“ Regin diris:
29. „La maljunan giganton*vi devus longe lasi sen vundo en lia kusejo, se vi ne glavon havus de mi forĝitan, tiun akran klingon.“ Sigurd diris:
30. „Kuraĝo pli taŭgasol de glavo potenco, kie homoj batalas koleraj, homojn sentimajn mi vidis batali ĝis venko per glavo malakra.
31. Pli taŭgas kuraĝool timanta koro en ludo batala de armiloj, gaja spirito prosperas pli ol sombra, kio ajn okazos.“ Sigurd prenis la koro de Fafnir kaj ĝin rostis sur stango. Kiam li opiniis, ke estis *plenrostite, kaj la suko gutis el la koro, tiam li ĝin tuŝis per fingro por konstati plenrostiĝon. Li bruligis la fingron kaj ĝin metis en sian buŝon. Sed kiam la korsango de Fafnir venis sur lian langon, li komprenis birdan parolon. Li aŭdis, ke paseroj pepadas sur la branĉoj. Diris pasero:
32. „Sidas Sigurd,per sango priverŝita, rostente de koron de Fafnir, li faru saĝe la ringo donanto,* se li manĝus koron brilantan.“ La dua diris:
33. „Kuŝas Regin,konsultas kun si mem, kiel perfidi knabon lin fidantan, kolektas vortojn malice kolerajn, deziras venĝi fraton fiulo.“ La tria diris:
34. „je kapo senigitali sendu la grizulon* al morto el ĉi tie, la tutan trezoron li tiam soala regos, sur kiu Fafnir kuŝis.“ La kvara diris:
35. „Saĝa li estus,se li scius sekvi, fratinoj*, vian konsilan amikan, se pri si li zorgus kaj korvon gajigus, lupon mi rekonas laŭ la oreloj.“ La kvina diris:
36. „Ne estas tiel saĝania batalisto, kia mi volus kredi filon de reĝo, se li fraton lasos eskapi, jam preninte vivon de la alia.“ La sesa diris:
37. „Malsaĝa li estasse li pli indulgas murdeman malamikon, Regin, kiu planas kontraŭ li perfidon, li ne scias, kiel sin gardi.“ La sepa diris:
38. „Je kapo *senigitanli sendu la kanajlon al morto, mankan je oro, tiam la trezoro de Fafnir estos sub rego de unu sola.“ Sigurd diris:
39. „Fato ne tion faros,ke al Regin restos fariĝi mia mortiginto, ĉar ambaŭ fratoj baldaŭ kuniru de ĉi tie al la mondo de Hel.“* Sigurd forhakis al Regin la kapon, kaj tiam manĝis la koron de Ffnir kaj trinkis la sangon de ili ambaŭ, Regin kaj Fafnir. Tiam Sigurd aŭdis kiel parolas la paseroj:
40. „Kolektu, Sigurd,ringojn ruĝajn, ne al reĝo konvenas timi. Virinon mi konas belegan kaj riĉan, ŝin vi povus akiri.
41. Verda vojoal Gjuki montras, gvidas Fato irantojn, tie potenca reĝo edukis filinon, kiun vi svatu, Sigurd.
42. Halo starassur Cervina monto, kiun ĉirkaŭas fajro mistera, tiun halon kreis saĝaj homoj el lumo brilanta de Ogn.*
43. Sur tiu montovalkirio* dormas, dum supre ludas fajro de minaco, Odino sin pikis per dorno, ĉar faligis aliajn valkirio ol li preferis.
44. Vi vidos, knabo,virinon sub kasko, kiu rajdis de batalo sur Vingskornir.“ Ŝian dormon reĝido ne povos rompi pro fato nornoj fiksita. Sigurd rajdis laŭ la rampopado de Fafnir al lia kuŝejo kaj trovis ĝin malfermita kaj kun pordokadroj el fero. El fero ankaŭ estis ĉiuj traboj en la domo, enfosita en la teron. Tie Sigurd trovis grandan trezoron de oro kaj plenigis per ĝi du kestojn. Tie li prenis la kaskon de teruro kaj orumitan kirason kaj la glavon Hrotti, kaj multajn pliajn trezorojnkaj ŝarĝis per tio sian ĉevalon Grani, sed la ĉevalo ne volis ekpaŝi antaŭ ol Sigurd sidigis sin sur ĝian dorson. Athugagreinar
5.6 montru tuj vian kvaliton. Tiu linio estas obskura en la originalo.
13.5 Dvalin; nomo de gnomo. 14.6 Surt: giganto de fajro, batalas kontraŭ la dioj je Ragnarok, fino de la mondo. 15.1 Oskopnir: la batalkampo je Ragnarok. 15.4 Bifrost: la ponto inter tero kaj ĉielo. 29.1 la maljuna giganto: Fafnir. 32.5 la ringo donanto: Sigurd. 34.2 grizulo: Regin. 35.3 fratinoj: la ceteraj birdoj. 39.6 Hel: reĝino de mondo de mortintoj. 42.6 lumo brilanta de Ogn: oro. Ogn estas nomo de rivero. 43.2 valkirio: Sigurdrífa / Brynhild. 44.3 Vingskornir: nomo de batalkampo. |