Violeg’ velura | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Violeg’ velura

Unua verso:Nigra kiel nokto, ora kiel tag'
Tradukanto:Borĉiĉ, Lucija
paĝo(j)52
Metro:Fjórar línur (tvíliður) sexkvætt:aBBa
Proks. dato:≈ 1900
Grupo:Kroata
Violeg’ velura
al Oskar Dürr
1.
Nigra kiel nokto, ora kiel tag’,
sub la vazo rosa violeg’ silentas,
sur veluro fe-koloroj milfacetas,
ŝajnas realmeze ekfloris imag’.
2.
Tial pri ĝi flustre diris „nokto-tag’“
niaj fraŭlinoj kiuj paŝpersiste
tra l’ park’ olda somerombrojn tretas triste
sub la ĉiel arda, blua kiel lag’.
3.
Agonie sombra, kaj vivece glima
violego floras, sed ĝi ne odoras,
samkiel najbaro, tulip’ en la park’.
4.
Sed en flor’ malvarma stranga vivo bolas,
enigma, profunda, ĉarma kiel lar’,
tra l’ velur’ tremetas sekreto anima.