Ŝafista kanto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Ŝafista kanto

Unua verso:Mi serĉas virŝafon mian
paĝo(j)5-6 1960, p. 150
Proks. dato:≈ 1950
Dato:1960

Klarigoj

En klarigo sub la titolo staras:
Leginte la suban poemeton, nin kaptis ĝia memkomprenebla, mi volas diri „prafonta“ ĉarmo. La verkinto estas kamparano, laboranta sur la bieno de la gepatroj. E-isto de 1955.
1.
Mi serĉas virŝafon mian,
mi serĉas en marĉo vasta,
sed havas nek spuron ian
nek signon ion alian.
Ho, mia virŝafo lasta!
2.
Ĉu falis vi en kanalon
aŭ mortis pro pestmalsano?
Ne plu vi eniros stalon,
nek manĝos farunsekalon
nek fojnon el mia mano.
3.
Mi serĉas kaj larmoj fluas,
mi serĉas en marĉo vasta,
la ventoj aŭtunaj bruas
kaj baldaŭ glacioj bluas.
Ho, mia virŝafo lasta!