La Granda Ŝtono | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 6

La Granda Ŝtono

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Ĉe griza ŝtono
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1925–1950
Dato:1946
Grupo:Islanda
Ĉe griza ŝtono
orientflanke de la domkampa barilo
ni ludis kontentaj
kolektis herberojn kaj folietojn
por imiti fojnon
eĉ imagis fariĝi elfoj
por loĝi en la ŝtono.

Sed ni fariĝis grandaj
kaj iris en la mondon
aŭ loĝis ĉiujn niajn tagojn
en la sama vilaĝo.

Kaj la infanoj nomas ĝin ĉiam Granda Ŝtono.
Ni pensis ke ĝi estas duone en la teron,
sed probable ĝi neniam estis pli granda.