La tri lastaj monatoj de la vintro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 4

La tri lastaj monatoj de la vintro

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Kaj ĉu vi memoras la longajn
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1925–1950
Dato:1946
Grupo:Islanda
Kaj ĉu vi memoras la longajn,
laktomankajn mezvintrajn tagojn,
fiŝrubojn de la tri lastaj monatoj de la vintro
fiŝetojn sensaligatajn en sitelo,
putodomon
kaj la simplan kanton de la akvofluo,
boatetojn en ŝirmejoj
kaj korvitajn per sakŝtofo,
ŝafojn sur la marbordo
kaj malvarmajn piedojn
kaj vesperojn longajn kiel la eterneco mem,
ofte oni atendadis kun senpacienco
la venon de favora vetero por fiŝkaptado
kaj freŝan fiŝon por manĝi.
Kaj ĉu vi memoras
unu vesperon je krepusko.
Vi staris sur la bordo kun via vicpatrino.
Vi rigardis kun timo la kilglitilojn,
kaj la fjordon
kaj la ĉielon, –
vi atendis boateton proksimiĝi el trans la terlango,
sed ĝi ne venis.

Kaj la krepusko estiĝis mallumo kun proksima vento,
silento
larmoj sur la kapkuseno
kaj vi ekdormis sola en tro granda lito.


Kaj ĉu vi memoras
vian ĝojon en mezo de la nokto
kiam vekis vin, ke sur vian kapon
estis metita laborhardita polmo
kaj vian vangon
karesis mola kaj varma mandorso.
Via vicpatro estis veninta
— kaj kisis vin kaj vi brakumis lian kolon.
Kaj restis ankoraŭ malvarmo en liaj marmalsekaj lipharoj.
Kaj en la mateno estis blua lupfiŝo
sur la prujnita ŝtono antaŭ la domo,
kaj la suno brilis sur la arĝenta skvamo de eglefino,
kaj feliĉo regis en la domo de malriĉulo.