Vintra tago | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 3

Vintra tago

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Sur glacikovrita vojrando iras malalta homo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1925–1950
Dato:1946
Grupo:Islanda
Sur glacikovrita vojrando iras malalta homo,
mano de knabeto en lia mano.
Ili parolas malmulte
kaj iras zorgpaŝe suben la deklivon.

Se vi iamfoje
vidis la komerciston en nia vilaĝo
vi rekonos lin, kiam vi venos en la ĉielan regnon,
kvankam vi estis sesjara, kiam li mortis.

Eble vi trovos
kiam vi estos granda,
ke dusignifa ĉikanemo loĝis en liaj okuloj,
io hajleca kaj malmola,
post la eterna vojaĝo de la mentona barbotufo
tra dikaj kontlibroj.
Eble vi memoros nur bonaniman rideton
en cigarodoro en mahoniruĝa salono.

Malmultaj en butiko.
La mano de la komercisto sur ruĝhara kapeto
– kaj du biskvitkukoj en via manplato
por momento. —

Rigardo de via duonpatro,
– kaj vi metas ilin
silente
de vi
sen danko.

Sur glacikovrita vojo iras du malaltaj personoj,
manon en mano supren la deklivon.