Somnambula Romanco | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 4

Somnambula Romanco

CIGANA ROMANCARO. TRADUKIS FERNANDO DE DIEGO
Unua verso:Verda, ĝin mi volas verda
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)43–46
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Gloria Giner
> kaj Francisco de los Rios
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
5.
Kun la ombro ĉe la zono
kaj arĝento-frida gapo,
verda karno, haroj verdaj,
pensas ŝi en la verando.
Verda, ĝin mi volas verda.
10.
Sub cigana lunoklaro
la ĉirkaŭo ŝin observas,
sed ŝi vidas nur la vakon.

> *
Verda, ĝin mi volas verda.
Grandaj steloj el gel-grajnoj
15.
venas kun la fiŝo ombra
en aŭrora avangardo.
La figarboj frotas venton
per la smirgo de la branĉoj,
kaj la monto foineca
20.
sin hirtigas per agavoj.
Kiu venos . . . ? Kaj de kie . . . ?
Dume ŝi en la verando,
verda karno, haroj verdaj,
pensas pri amara maro.
25.
– Mi dezirus kun ŝi ŝanĝi
por la domo la ĉevalon,
por la speguleg’ la selon,
por la ŝalo la ponardon.
De la montoj apud Cabra
30.
sangas mi je ĉiu paŝo.
– Se de mi dependus tio,
vi la ŝanĝon farus, knabo.
Sed nek de mi, nek de l’ domo
estas jam mi mem la mastro.
35.
– Dece kaj en lito propra
volas morti mi, kompano.
Lito kun batistaj tukoj
kaj kun kadro el metalo.
De la brusto ĝis la gorĝo
40.
vundo strekas mian karnon.
– Centon da brunetaj rozoj
havas via ĉemizblanko.
Ĉirkaŭ via zono fluas
kaj odoras via sango.
45.
Sed nek de mi, nek de l’ domo
estas jam mi mem la mastro.
– Lasu min almenaŭ iri
al verandoj en la alto.
Lasu min iradi supren
50.
ĝis la verda verandaro!
Verandaro de la luno,
kie tumultadas akvo.

> *
La kompanoj jam ascendas
al la alta verandaro.
55.
Gutas sango sur la vojo.
Sur la vojo gutas larmoj.
Tremas ade sur tegmentoj
lanternetoj el ferlado.
La matenan ruĝon vundas
60.
mil tintiloj el kristalo.

> *
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La du viroj supreniris.
La tre longa ventosago
65.
lasas sur la lipoj guston
de ocimo, mento, galo.
– La knabino via trista,
kie estas do, kompano?
– Multajn fojojn ŝi atendis,
70.
haroj nigraj, freŝaj vangoj,
multajn fojojn vin atendis
tie ĉi, en la verando!

> *
La cigana junulino
flosas en la put-surfaco.
75.
Verda karno, haroj verdaj
kaj arĝento-frida gapo.
Longa glacipeco luna
ŝin subtenas en la akvo.
Nokto iĝis jam intima,
80.
kia tre malgranda placo.
Batojn donas sur la pordo
ebri-bruaj gvardianoj.
Verda, ĝin mi volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
85.
La ĉevalo sur la monto.
Kaj la ŝipo sur la maro.