Duelo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 3

Duelo

CIGANA ROMANCARO. TRADUKIS FERNANDO DE DIEGO
Unua verso:En la mezo de ravino
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)41–42
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Rafael Méndez
En la mezo de ravino
la tranĉiloj Albacetaj
same kiel fiŝoj brilas,
de rivala sango belas.
5 Dura lumo de lud-karto
akra-verde eldesegnas*
la konturon de rajdantoj
sur ĉevaloj koleregaj.
Inter olivarbobranĉoj
10 du virinoj oldaj ĝemas.
La sovaĝa batal-taŭro
sur la muroj disimpetas.
Kaj anĝeloj nigraj portas
poŝajn tukojn, akvon neĝan.
15 Nigraj, kun flugiloj grandaj
el tranĉiloj Albacetaj.
Juan Antonio de Montilla
rule falas, morte restas
kun granato en la frunto
20 kaj kun korpo lili-plena.
Sur la vojo de la morto
fajra kruco nun sin trenas.
Gvardianoj kaj juĝisto*
inter olivarboj venas.
25 En silento glitas sango
per serpenta fluo ĝema.
– Gvardianoj, nu, ĉi tie
rutinaĵon vi atestas.
Mortis kvar Romanaj viroj,
30 ankaŭ kvin Kartago-regnaj.*

> *
Nokto, fola de figarboj
kaj de varmaj flustroj ŝvela,
ĝis femuroj pik-vunditaj
de l’ rajdantoj fale svenas.
35 Kaj anĝeloj nigraj flugas
en krepusko okcidenta.
Nigraj, kun harplektoj longaj
kaj kun kor’ oliv-olea.


Athugagreinar

* 2 Albacete. Hispana provinco, kie fabriciĝas famaj armiloj klingaj.
* 23 Mallongigo de „civilgvardianoj“, membroj de renoma, hispana ĝendarmaro nomata Gvardia Civil.
* 29–30 Mortis kvar Romanaj viroj,
ankaŭ kvin Kartago-regnaj.
Popola diro signifanta: okazis nenio, la afero ne gravas, ne valoras atenton.