| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 2Preciosa kaj la ventoUnua verso:Sur vojeto amfibia
Aŭtoro:Lorca, Federica García
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)37–39
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Dámaso Alonso
Sur vojeto amfibia el kristal’ kaj laŭro densa, Preciosa ire frapas sian lunon pergamenan. 5 De la monotona sono la silento firmamenta fuĝas maron, kies nokto zumas, batas fiŝoplena. La karabenistoj dormas* 10 ĉe postenoj montokrestaj kaj la blankajn domojn gardas, kie angloj longe restas. La ciganoj de la akvo por sin distri staren metas 15 laŭbojn el moluskokonkoj kaj el pinobranĉoj verdaj. > * Preciosa ire frapas sian lunon pergamenan, kaj la vento, ĉiam vigla, 20 ŝin vidante, sin eklevas. Sankta Kristoforo nuda, de ĉielaj langoj plena, ŝin rigardas, kaj tre dolĉe ludas fluton ne ĉeestan. 25 – Nu, knabino, vian jupon levos mi, se vi permesas. Miaj oldaj fingroj palpos vian bluan rozon ventran. Kuras ŝi; sen fari halton 30 sian tamburinon ĵetas. Kun tre longa glavo arda ŝin la virovento sekvas. Palo kovras olivarbojn. Grunton maro plaŭde knedas. 35 Sonas la flutetoj ombraj kaj la plata gongo neĝa. Preciosa, nu, pli kuru! Fuĝu de la vento verda! Preciosa, nu, pli kuru 40 kaj atentu, ke li venas! Satiruso de la steloj subaj kaj kun langoj helaj. > * Preciosa terurite en la domon tuj sin pelas, 45 kiun alte trans la pinoj la konsulo angla tenas. Alarmite de la krioj, tri karabenistoj venas en kapotoj striktaj, nigraj 50 kaj kun ĉapoj fruntopremaj. Al la ciganino l’ anglo varman lakton tuj prezentas, ankaŭ glason da viskio, sed ĉi-lastan ŝi ne prenas. 55 Kaj dum ŝi rakontas plore sian aventuron streĉan, la kolera vento mordas la tegmenton griz-ardezan. Athugagreinar
* La karabenistoj estis membroj de iama ĝendarmaro kun antikontrabanda funkcio.
|