Deksesa poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 16

Deksesa poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:La vojoj de mia lando
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
La vojoj de mia lando
estas strangaj vojoj.
Al tiuj irantaj sur ili
ili povus ŝajni pli terecaj ol aliaj vojoj.
Tiuj paŝantaj sur ili
travadas la koton en perfekta memamo.
Estus sendube pli logike
paŝi nudpieda sur tiuj vojoj.

Tiaj vojoj – mi aŭdis –
iroviĝas ankaŭ en Siberio:
Jakutio, Taĝikio
kaj Kirgizio.
Mi mem ne metis piedon sur tiaj vojoj
en aliaj lokoj ol en mia lando
almenaŭ mi ne povas memori tion
kio estas bedaŭrinda.
Verdire mi trovas tion probabla
ke tiaspecaj vojoj ekzistas ankaŭ en Nov-Zelando
kaj plue ŝajnas al mi klare
ke tre similaj vojoj
kondukas tra la lando Ĉilio.

Ni diru ekzemple ke iu
jam ekiris piede
iuloke sur la vojoj de mia lando.
Unue venas renkonti lin aplompa vojo
kaj malmodeste trudiĝema
(tio estas almemaŭ bona kaj valora konjekto)
sed kiuj ajn estus ĝiaj honoraj titoloj
ne pasos longa tempo
ĝis la piediranto renkontas pli banalajn vojojn
— kaj ĉiam atendeble
kvazaŭ ili intencas malaperi en la teron.
Li iras sur vojoj plenaj da lafaj ŝtonoj
vojoj kiuj fluas for en marĉojn
kaj vojoj kiuj diseriĝas en blovantan sablon
kaj vojoj kiuj kuŝas apud la alflua maro
kaj vojoj kiu kondukas rekte supren sur la monto
aŭ rekte al la oceana distanco.

Jes strangaj estas tiuj vojoj —
aŭtuna venteto de la altlanda ebenaĵo
printempa aromo venas el la erikejo
por akompani la vojaĝanton.

Estas eĉ ne tute neprobabla
ke post unutaga vojaĝo
unu vojiranto renkontas alian vojiranton.