Akompano | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Akompano

Unua verso:Venu nun bubeto
Tradukanto:Óskar Ingimarsson
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
1.
Venu nun bubeto,
paĉja karuleto,
estas mia peto
ke vi sekvu min.
Ridas sundiin’.
Dolĉa vento venas,
vian domon benas,
vi salutu ĝin.
2.
Ĉiam vi fidela
estu al la bela
fjordo, kiu hela
ludas kun la strand’.
Brilas glacirand’.
– Flustras rivereto
floras la stepeto –
estas via land’.
3.
Vaste ni kuniras
ĝis la sun’ subiras;
nin konstante tiras
via melodi’,
lando de glaci’.
Sciu nun, bubeto,
paĉja karuleto,
jen la land’ de vi’.