Poemoj: Dudeka poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 20

Poemoj: Dudeka poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Mi deziris paroli kun Vi, senamare kaj konfidence
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Mi deziris paroli kun Vi, senamare kaj konfidence
probable mi ne povis diri kion mi deziris
kaj mi petas pardonon se mi kolerigis Vin.
— Ni sidis ĉe la tablo, ni ludis viston
maljuna virino kaj ni la junaj
kaj konversis pri la filmoj kaj pri la homoj en la apuda etaĝo
kaj pri trikado
konfidence, kaj sen ajna signo pri ĉagreno
kvankam alia vojo ne estas irebla.

(Vi akuzas nin probable
sed estus malpli bone sidi en la brilanta vestiblo
ĉiu en sia angulo senfare,
sed tiun provon ni faris antaŭe.)

(Vi diras ke ni instalis nin en dezerta lando,
propravole aŭ ne, tion Vi ne menciis;
dezertan landon estas ja denove ekloĝebla
sed tio estas malnova historio ke ni estas nun ĉi tie
kiel ni povus esti aliloke alitempe?)

Strangaj dioj direktis nin ĉi tien
sen ajna nia scio pri tio.

Kaj la vivo de ĉiuj estis ruino
aŭ ni almenaŭ ne estis ekkoninta alion
tio estis apenaŭ nia kulpo
kaj origine ni malmulton lernis
krom diri ne.
(Povus esti duba afero pri ties ĝenerala valoro
sed tamen okazas ke estas tre grave
povi diri ne.)

Ni rifuzis neniam diversajn teoriajn eblecojn,
ekzemple pri la ĝardeno sur la marofundo
sed ni neniam venis tien
aŭ, se ni faris,
pasis almenaŭ tre longe de tiam.

*
Sed la somero venis al ni kun aliaj kreitaĵoj
estis ja strange sed tamen ĝi venis
al ni kiuj sidiĝis ĉe la tablo por ludi viston.
La vestiblo estis verda kaj la erikaj deklivoj invadis
kaj la vendejaj knabinoj senfaraj en la pordo
kaj la kruda urbodoro post la nokta pluvo kaj la fenestra lavado
kaj perfekta feliĉo en ĉiuj ĝardenoj kaj deklivoj
blua monto kaj glaciejo rideto kaj nekredebla floro
je aŭroro unu matenon.

Ni neniam forrifuzis tiajn fenomenojn
kaj preskaŭ okazis ke ni forgesis ilin
pasis tiom longa tempo post tiam.

Kaj ni konversis en amikeco
malofte ni atingis konkludon
sed ni komprenis ke la vivo estas tre mirinda
kvankam ĝi ja devas esti ruino
en plej favoraj circonstanoj brulanta ruino.
*

Mi venis renkonti Vin kaj Vi venis al mi
eĉ Vi kiu sorbis la feĉon,
jes precipe Vi
parolis por malpezigi mian menson
kaj eble ankaŭ Vi sentis malpeziĝon
sed tamen mi havas plej multe por danki.