Poemoj: Dekoka poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 18

Poemoj: Dekoka poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Konvenas bele al la homo morti
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Konvenas bele al la homo morti
en brila lumo kaj rigardi sian sangon
kaj rigardi propran sangon flui kaj solidiĝi
en nigraj okuloj mallonge antaŭ tagiĝo
kiu leviĝas el nigraj okuloj, malantaŭ muro
el silka roso je mateno, printemponokte —

morti fore de trankvilaj malfermitaj okuloj
kaj molaj brakoj, varmetaj bonaj manoj
je tagiĝo kun fajro de pezaj devokupoj,
odoro de varmaj stratoj, freŝige fluanta akvo
— kaj aŭskulti aŭton ekiri kaj piedojn
malproksimiĝi rapideaj matenpaŝoj: senti
la nokton fine forpasi
eble iu nekonato
ĉeestas por vidi la okulojn krevi
tuj antaŭ tagiĝo.
Tio bele taŭgas al homo.