Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Poemoj (Ljóð 1947-1951) 17Poemoj: Deksepa poemoSekcio:Poemoj (Ljóð 1947-1951)
Unua verso:Pri silento parola atestas niaj domoj
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Pri silento parola atestas niaj domoj
kaj novaj spuroj kaj vundo en ni mem. jen estis vivo subtretita, murdo farita, jen pasis la valoregaj noktoj. Al ni ŝajnas foje ke ni eniras kadavrejon, ankaŭ de ni mem kiam ni venis hejmen. Kaj vojojn ni iris kaj kiam ni iras ilin poste povus ĉiu ĝardena pordo domo aŭ arbobranĉo fariĝi sombra tono en niaj sentoj, fenestro trotuaro pordo; plej multo ŝajnas triviala ĝis tio fariĝis neviŝita kvitanco de tio kion ni volis forgesi. Kaj iafoje eble renkontos nin simplaj vortoj en sensignfa babilado, vortoj kiujn ni antaŭe kredis, kaj kvankam vi kredas ke ni ne aŭdas, sentas ni tremantaj varmaj pintoj de nefermita vundo, akre mildajn vortojn kiom longe kiom longe ni fuĝas de la kadavro kiu ĉiam atendas en niaj domoj. |