Poemoj: Dekdua poemo: Septembra preĝo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 12

Poemoj: Dekdua poemo: Septembra preĝo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Jes, vi foriris kaj mi ne havas
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Jes, vi foriris kaj mi ne havas
alion ol unu objekteton kiun vi donis al mi
kiel pruvon pri vi, tamen mi ŝajnas aŭdi
silenton krii ke vi ne estas, perdiĝas
kaj vin kiu perdiĝas nenio ĉagrenas, vespero
la sola, la granda vin gardas; kaj voĉoj
konfindencaj flustras, ridoj de ĉiuj homoj
sonoras por vi, okuloj mil brilantaj okuloj
vin vidas: kaj la lumoj dankas al vi kaj la mallumo
vin ĉirkaŭprenas: la Vivo: licas al mi preĝi
(senesperan preĝon kiam mi residas ĉi tie
sola ekster la pordoj de la mondo de longaj vojoj)
la vesperon ke ĝi gardu vin per silenta tutkoreco,
vin kiel estas kvankam vi ne estas ĉi tie.