Vi kaj la mondo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Vi kaj la mondo

Unua verso:Vi iras sola sur la pado, ekkuŝas sur la herboj
Aŭtoro:Jón Óskar
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)Tridektria numero - 12a Novembro 1999
Proks. dato:≈ 1975
Grupo:Islanda
Vi iras sola sur la pado, ekkuŝas sur la herboj
kaj aŭdas la paŝadon de la miloj malantaŭ
la arboj, aŭskultas, serĉas unu voĉon
sed sentas nur viajn korbatojn kaj trovas
ke vi estas sola kaj la mondo estas la voĉo
de vi mem kaj ekstaras, levas la kapon
kaj ĉirkaŭrigardas kaj iras sola sur la pado
kaj sentas la koron bati en via brusto
kaj aŭdas la paŝadon de la miloj malantaŭ
viaj korbatoj, iras sola sur la pado
serĉante ion nenie troveblan, kaj haltas
sur stratangulo, rigardas inter la arbojn
serĉante okulojn kiujn vi kredis momente
ekaperi inter la arboj
kaj scias samtempe ke la okuloj de tiu ĉi mondo
estas viaj propraj okuloj, la mondo via voĉo,
kaj tial vanas ĉirkaŭrigardi kaj aŭskulti
en ĉiun direkton, iras sola sur la pado.