Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Poemoj (Ljóð 1947-1951) 9Poemoj: Naŭa poemo: VizaĝojSekcio:Poemoj (Ljóð 1947-1951)
Unua verso:Ofte la vivo de homo havis rapidan maskitan finon
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–1225
Dato:1951
Grupo:Islanda
Ofte la vivo de homo havis rapidan maskitan finon
iun vesperon, ekzemple en marto; vojoj kaj varfoj kaj la rivero en lunlumo, boato portata de l’ fluo la tutan tagon, ebenejoj vilaĝoj kaj montaj stepoj kiuj fuĝas rapide super maro de miloj da tagoj kaj longaj grincantaj vojoj: la direkto returne kaj lacaj piedoj kaj trotuaroj, ĉiuj tiuj stratoj en urbo sub la neĝo, la elviŝitaj vizaĝoj en la neĝo klara klariganta neĝo, viaj mortomaskoj kiuj fluas for kun la inundo iun tagon en majo sed apartan nokton brilas luno sur glacikovritan riveron. Tio estis homvivo, nekredebla kiel manoj kaj ĉambro en gastejo en mateno en la nebulo: estis tuta via vivo.domo kiun vi trovis Tamen rigardu singarde tiun novan vizaĝon ĉar eble la feliĉo havas tie sian hejmon. |