Poemoj: Kvara poemo: Pri libereco | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 4

Poemoj: Kvara poemo: Pri libereco

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Eble vi vidis aŭton veturi trans la altaĵon ekster la pordego . . .
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Eble vi vidis aŭton veturi trans la altaĵon ekster la pordego
en malluma vespero kiel la nuna: Unue vi vidas la blankajn
frontlumojn proksimiĝi, mallongan tempon eblas distingi kaj blankajn kaj ruĝajn lumojn, poste malproksimiĝas la ruĝaj malantaŭaj lumoj kaj malaperas. Eble vi vidis tion ofte tra la fenestroj.

Vi diras memfide ke aŭto kiu preterveturas estas totale objektiva fenomeno kaj malmulte koncernas vin. Mi estas preta konsenti ke tio estas pli konforta tiel — jes multe pli komforta — sed tamen tiel okazas iafoje, precipe kiam mi vidas tra la fenestro ruĝajn lumojn malproksimiĝi kaj malaperi, ke mi volonte pretus konsideri veturi en aŭto kelkan distancon, ekzemple en malfrua vespero en ilumita urbo, elpaŝi kaj renkonti homojn ĉie ĉirkaŭe, paroli kun homoj, frape viziti novajn pordojn . . . . se tio estis proponita.