Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La junulo en l’ arbaroUnua verso:Mi sonĝis ke mi vagis en l’ arbaro kiel lastjare . . .
Aŭtoro:Halldór Laxness
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)Dudeksepa numero - 12a Novembro 1997
Proks. dato:≈ 1925
Dato:1925
Grupo:Islanda
Klarigoj
En la poemlibro de Laxness (Kvæðakver) 1930 estas espresionismaj kaj superrealismaj influoj klare konstateblaj. Unu el tiuj poemoj havas apartan pozicion, Unglingurinn í skóginum (La junulo en l’ arbaro), pro sia superrealisma karaktero. Ĝi havas interesan historion. Halldór estis sendinta skribpeton al la islanda parlamento por subvencio por financi sian vojaĝon al Sicilio en la somero 1925, kie li intencis verki romanon. Ŝajnis tre probable, ke la parlamentanoj konsentos pri tiu monhelpo. Dum la vintro Halldór verkis poemon, ĉi sube tradukitan en Esperanton, poemon, kiu estas MEIRA ↲
Mi sonĝis ke mi vagis en l’ arbaro kiel lastjare kiam mi iris en l’ arbaron kun mia amikino; kaj staris ŝi sola sur loko senarba ĉe la rojo.
>Kaj tiam venas la junulo en l’ arbaro kun juna vergo en la mano, vestita per mantelo plektita el folioj. >Kaj li kuras sur la bordon, sin klinas al la rojo, elĉerpas akvon per sia manplato, ¢etas en l’aeron kaj kaj diras: (Li:) Eja! Eja perloj! Eja juveloj! Eja ludo ludo en sunbrilo en arbaro! Kiu iris en la arbaron, kisis anemonojn kaj ridis, anemonojn kaj anemonojn kaj ekploris? Etulino, venu etulino, venu eta petulino doni kison al mandarino en arbaro! (Ŝi:) Fi, fi. (Li:) Etulino, eta petulino, lilia sino, tamburino, orofonto kaj mia brilo, jen mi venas vidi vin, vin. Luno de Nuno veninta de Suno, sunluno de Nuno nunluno de Suno de Sunlunonuno por havi vin, vin – (Ŝi:) Neniam vi havos min! (Li:) Ho mi scias vin tute tute kiel vi etas etas kaj petas, ĉar mi estas Safiro el Saharo en Aharabio Saba en Abario kaj scias ĉion, Abaro el Sabario Saraba el Arabio kaj scias ĉionĉionĉionĉion. Ĉion. (Ŝi:) Vi ne scias ion, egalas nenion. Li klinis sin super la fonton, legis rebrilon de l’ ondoj. La tago forpaŝetis la tago eksilentis, dormetas Eolo, dum la zumo de la tago en la paco de l’ vespero malplifortis kaj la kanto de la vago en la fajro de l’ etero jam ekmortis li donis al mi la manon, montris al la suno kaj kantis: Eja mi estas la arbaro l’ arbaro mem: maten-arbaro rose kovrita lando diamanta; mi estas la meztag-arbaro. la kantobirda harpo; la pepanta vesper-arbaro, la krepuska branĉaro volvita de blankaj nebuloj; verde vestita majo de sendiaj tero-sonĝoj, ĉieleca volupto de pagana humo. Kaj la tuta kreitaĵo sin ebriigas sub miaj folioj. Mi estas la cent-kolora arbar-simfonio de l’aŭtuno kaj vidu, falas miaj folioj, ili falas sur la teron kaj mortas subtretitaj de la botoj de la bird-kaptisto. Kaj la akcipitroj sidigas sin sur la blankajn branĉojn. Kaj la hundoj de la sorĉisto flarvagas tra miaj velkintaj foliharoj. Tiam mi sentis min ekploronta kaj tiam mi vekiĝis. |