Manoj kaj vortoj - Dekunua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 11

Manoj kaj vortoj - Dekunua poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Ĉu Vi ne plenumis viajn grandfarojn en malforteco?
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
. . . vi havas kelkan potencon, kaj observis
mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.
Apokalipso 3., 8.
Vidu: Thomas Mann, Die Einstehung
des doktor Faustus, XI, kaj passim.


Ĉu Vi ne plenumis viajn grandfarojn en malforteco?
(kaj kombinis la nekredeblan venkon el nenombreblaj tagoj
de teruraj duboj pri Via forto Via celo Via vivo.)

La tutan tempon Vi devis lukti kontraŭ dio
aŭ kontraŭ diablo: de kie Vi ekhavis instigon
de kie Vi ekhavis la sanktan fajron?

Kiom longan tagon Vi imagis certan malvenkon
sed tamen Vi daŭrigis la malsuspektan batalon
kiel honoro pro plej alta venko esperojn Viajn perdinte.

Voĉon Vi ekhavis ne por superregi la bruon
de furiozaj maŝinoj de uraganoj de la Via sangofluo
sed Via voĉo havis la plej mallaŭtan sonon.

Ĉar por Vi estis nur intencite paroli mallaŭte
sen atento ĉu indulojn atingos Viaj vortoj
montrantaj kunsenton universalan dum regis petolado.

*
Ĉie estis signate al Vi kliniĝi antaŭ la juĝo
la samtempo ŝajne metos montojn sur vian vojon
la pasinta tempo plenigos Vian domon per cindro.

Tiam leviĝos el la dubo sekureco vivo kaj certeco
kaj efemeraj tagoj portos malefemerajn fruktojn
kaj amo kaj via fido lumos, sonos la fortaj vortoj.