Kondamnito: sesa poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 6

Kondamnito: sesa poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Malantaŭe profunde en la domo vi aŭdis
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Malantaŭe profunde en la domo vi aŭdis
klakiĝi pordojn kaj staris ekstere kaj sentis
rigardojn de multaj sur vin, ke ĉies okuloj
vin solan vidis en aŭtuno kaj trovis
simile ke en malfrua tago vi ekstarus
kaj paŝus al aliaj en dormo, simile al veturado
sola dormetanta en vagono al ondfrapata bordo
nokte, en ondplaŭdego: en luna lumo,
kaj kiel poste dum longaj tagoj sur la tero
malalta , pripluvita, paliĝantaj kie ĉio
estas kvieta, vi iras sola en angoro
kvazaŭ vi irus
sola kun la somnanbuloj ĝis vespero
sola inter rokoj lumantaj sur ruze nigra ĉielo
lumfaŭkoj glutantaj homojn
— kaj du sombraj okuloj
rigardis vin solan tra prilumita vitropordo
de tute ilumita domo kaj tagiĝas kaj virino
maljuna en pureca kuirejo en alia
unuokula tago: ĉi tion vi sonĝis.

*
En la salono sidas homo kaj rigardas la maron.
La maro speguliĝas en la salono kaj lampoj eklumas,
en la brilanta salono, kaj ludadas per malforta fingro
sur sia horloĝo kiu staras senmova en tiu nokto,
nokto en plenlumanta salono (en sonĝo, en sonĝo)
kaj tago ne leviĝas, nokto super blankaj tabloj,
en la salono nemezurita, ĉiuj malaperis for,
sola inter multaj en la silento, en surdiga muziko
de tondranta okestro, dancantaj piedoj en speguloj,
dancantaj en la samaj speguloj kiel antaŭ longe
iam vesperon post vespero. Ĉio alia
alia.

Ĉio alia, kaj nenio, kaj ĉio. Tra neireblaj vojoj
tra angoro tra morto tra plej dolora mizero tra vivo
tra la tempo senmova kaj memdetruo limakanta sur la muro,
tra vi mem perdita, tra la blanka muro en aprilo —
tra kio? Ĉu vi venis en salonon la saman kiel antaŭe.

Kaj kien ajn vi rigardas estas la spektaklo freneza kiel antaŭe,
ludo de homo kun detruo de si mem kaj kun senkulpa morto
de si mem. Ho morto kaj vivo en vespero
de antaŭ longe longe larmplenaj, konsumitaj manoj
nikotinflavaj kaj peto de propra vivo kaj honoro,
kaj ĉio ĉirkaŭe malvarma, kirliĝanta kaj blanka kaj
la virino la urbo la maro ĝis estingiĝo de la lumoj.

*
Nenion timi, ne voli, nur ekzisti,
ekzisti unu vesperon kaj senti kaj vidi kaj aŭskulti
kaj memori pri aŭtuno
esti atendanta en ruĝa
ĉambro plena de lumo en dikaj tapiŝoj,
forgesi, fidi ke la tempo fluas kiel aŭto
plenfide de infanoj sur danĝeraj stratoj je nokto
jam duona, sidi kaj aŭskulti la pluvon en vasta
domo inter montoj, postlasi ĉion,
netaŭgaj la pasintaĵoj, la nova bona kiu okazas
okazas nun kaj ĉi tie (retroviĝi:
nova vivo, nova maniero de ĉio, nova vero: pruvo
pri si mem denove) perdiĝi, forgesiĝi en maro
sombra kaj releviĝi en la mateno
virga, paŝi sur malmolajn stratojn kaj trovi
ŝtonon kaj bluan ĉielon kaj ridantan sunon kaj
en blanka lumo perfektajn homojn, aŭdi
horloĝon frapi:
Ho trompo nura! (kaj timo!
dezerto!) ho luma trompo kiu tamen vi sola trovis,
troviĝis tamen unu vesperon kaj la mondo vin rigardis
rigardis tra vitra fenestro kiel malhelaj okuloj
antaŭe trarigardis
pasinte
ĉi-vespere

*
Kaj somnambulo (du malhelaj okuloj kiel antaŭe kaj ruĝaj
anĝeloj en nigra ĉielo) pasanta inter ĉiuj
perdintaj popoloj tien kie estas tenata ĉi-nokte
ĉarmo de la sensistema kaj la senordigita
kiu ĉiam estis kaj estas kaj tamen ne kaj neniam.
La absoluta formo!
kaj la numenio trilkrias en aŭgusto
en meznokto en aŭgusto
kaj la orkestro tondras kaj la dancado
bruas kaj la speguloj ĵetas vin longdistance reen
profunden en domon kie malŝlosiĝas ĉiuj pordoj
tutvoje suben en la urbon en la maro kiu kaptas
vin mem viajn perfidojn kaj sinceron, malamon kaj amon.