Strofoj de okcidento | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Strofoj de okcidento

Unua verso:Ho, Gunjo en ĝardeno
paĝo(j)Dudekkvara numero; 12a Novembro 1996
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
1.
Ho, Gunjo en Ĝardeno,
ne daŭras la mondbeno
ĉar for kaj sen reveno
turniĝis via kor’.
Sed iun ne konsternas
ke amo ne eternas
kaj oni laste lernas
pri ĝia senvalor’.
2.
Memoras mi deziron,
rideton kaj sopiron,
printemparoman spiron,
tagnokte brilis sun’.
Ni tiun verdan vojon
promenis multan fojon
sed aliuloj ĝojon
renkontas tie nun.
3.
Ne vundoj plu doloras
kaj tute ne mi ploras.
De tiu mond’ mi foras
al novespera kon’.
Nun povas mi konfesi
ke devis revoj ĉesi.
Facilas ja forgesi
frú* Guðrún Magnússon.


Athugagreinar

3.8 frú: islanda esprimo por edzinigita virino.