Mortinta de amo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 12

Mortinta de amo

CIGANA ROMANCARO. TRADUKIS FERNANDO DE DIEGO
Unua verso:Kio lumas en la disto
paĝo(j)71–73
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Margarita Manso
– Kio lumas en la disto,
ĉe la altaj koridoroj?
– Sonis ĵus la dekunua,
filo, fermu jam la pordon.
– Mi rimarkas, eĉ senvole,
kvar lanternojn en la foro.
– Ĉar la transa gento tie
eble frontas kuprajn potojn.

>*
Agonia ajl’ arĝenta,
la malkreska lunkvarono
longajn harojn flavajn metas
al la flavatonaj domoj.
Nokto frapas tremetante
sur la vitroj de balkonoj.
Hundoj, kiuj ĝin ne konas,
ĝin postkuras en milopo,
kaj odoro vina, ambra,
venas de la koridoroj.
Brizo de humidaj kanoj
kaj rumoraj, oldaj voĉoj
eĥas tra l’ rompita arko
de la noktomeza horo.
Dormas muloj, rozoj dormas,
kaj nur ĉe la koridoroj
la kvar lumoj ade klamas
kun koler’ de Sankt-Georgo.
Mornaj val-virinoj portas
sian sangon de virhomo
tristan je femuro juna,
pacan kiel velka floro.
Ĉe-riveraj oldulinoj
ploras baze de la monto
dum minuto neirebla
da hararoj kaj da nomoj.
La fasadoj kalkaj faras
blankan kaj kvadratan ombron.
La ĉiganoj kaj serafoj
ludas per akordionoj.
– Panjo, kiam mi pereos,
tion sciu la sinjoroj.
Sendu bluajn telegramojn
de la sudo ĝis la nordo.
Sep kriegoj kaj sep sangoj,
sep papavoj en duoblo
la opakajn lunojn fendas
en obskuro de salonoj.
Eĥas, mi ne scias kie,
ocean’ da sakraj sonoj
plena de mortintaj manoj
kaj de etaj florokronoj.
La ĉielo pordofrapas
al la bruske brua bosko,
kaj la lumoj dume klamas
ĉe la altaj koridoroj.