Lampiro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Lampiro

Unua verso:En floraro lampireto
Aŭtoro:Kallio
Tradukanto:Karkiainen, Anja
Proks. dato:≈ 2000
Dato:1832
Grupo:Finna
1.
En floraro lampireto
en herbejo idilia
brilis en vesper-kvieto
sen konsci’ pri belo sia.
2.
Dolĉe tion ĉi admiris
stel’ el alto sur tereno
El kaŝej’ serpent’ ekiris
por ekuzo de l’ veneno.
3.
Ve! La larvon murdis dento.
Kial do, sen kaŭzo ia?
”Jes, sed”, diris la serpento
”ĉu necesis brilo tia?”