Printempo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Printempo

Unua verso:El ombrejo de l' morto mi venas,
Tradukanto:Karkiainen, Anja
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:Finna
El ombrejo de l’ morto mi venas,
en helecon de luma vesper’.
Mutiĝante mi vidas: vualon
verdecan ricevis la ter’.
Min ĉirkaŭas ventet’, bonodoro,
kaj kantas birdoj en ĥor’
- dum bruste en mi pro angoro
plorĝemas mortonta la kor’.
Sed tamen! Ĉi mondo belegas!
Konstantas ĝi en sia stat’.
Neniom ĝin eblas ŝanceli
ke min trafis tiu ĉi bat’.
Al la humo malseke glimanta,
al senfina aera seren’
ne gravas, ja, tute ne gravas
ies kora rompiĝ’ kaj ĉagren’.