Poemoj: Kvina poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 5

Poemoj: Kvina poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Mi ne petas animan trankvilon, lokita inter ĉielo kaj infero, novo kaj malnovo, oriento kaj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Mi ne petas animan trankvilon, lokita inter ĉielo kaj infero, novo kaj malnovo, oriento kaj okcidento, mezvoje inter la peniga kaj la facila, inter tio kion mi devas fari mem kaj tio kion tiuj forpasintaj preparis por mi mem – ne tio estus troa postulo.
Sed mi petas ke mi estu liberigita de la malpleno de la animo, la sensentivo kaj la malperceptemo, kiuj ne vidas la lumon, ne trovas la aeron nek la akvon nek la teron, mi petas ke mi estu liberigita de tia tago kiu nun pasas ĝis vespero, super vakeca frostĉielo en aprilo.