Manoj kaj vortoj - Kvara poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 4

Manoj kaj vortoj - Kvara poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Dum jaroj vi atendis ion de la rememoro. Vi kredis ke ĝi estas ĉiopova, vi kredis ke ĝi plenumos
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Dum jaroj vi atendis ion de la rememoro. Vi kredis ke ĝi estas ĉiopova, vi kredis ke ĝi plenumos grandfarojn. Sed iun tagon via fido fariĝis al vi supektinda. Ĝi diris al vi ekzemple ke antaŭ longe vi ludis kun aliaj infanoj per velboatetoj de la rivera elfluejo . . . tuj ĉe la fluso ... Ho kia iluzia ludo de rememoro: blanka tukvelo kaj spegule glata elfluejo kaj baldaŭ ekos la malfluso. Sed iom post iom vi konvinkiĝis ke ne estis fluso, ke la rivera elfluejo ne estas glata kiel spegulo, ke la boatetoj ne estas velboatetoj; ke vi neniam ludis per velboatetoj ĉe rivera elfluejo. Longe vi kontraŭis tiun konvinkon, kvankam ĉiuj argumentoj refutis la malestimindan iluzion de la rememoro, la iluzion al kiu vi longajn jarojn estis tiel senkuraĝa oferi vian vivon.