Manoj kaj vortoj - Dua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 2

Manoj kaj vortoj - Dua poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Vortoj / mi diras ĉiam pli malmultaj vortojn
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 47 12a julio 2004, p. 10
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Vortoj
mi diras ĉiam pli malmultaj vortojn
mi ankaŭ delonge suspektas ilian valoron.
La gloro de la homo ili diras
ne konciante ke vortoj estas altekostaj
nek per kio ili povas pagi.

Baldaŭ ekmallumos
sed cetere ni scias ne multon
vidu; la belaj vizaĝoj
la multkoloraj suferantaj vizaĝoj preterpasas
preterpasas kaj malaperas

laj afektulinoj tie kaj tie
okupitaj je plilongigo de tagnokto
(por ke ni ne ĉesigu niajn klopodojn
serĉadi lingvon kemie puran
por uzi sekrete.)

Ne, ni jus parolis miakrede pri vortoj
por iuj ili estas tre cedemaj laŭdire —
ili kaptas faskojn da vortoj apud sia vojo
kaj parolas — tion mi ankoraŭ ne povas kompreni.

Sed kiel ajn mi volas peti homojn
trakti vortojn kun zorgemo
ili povas eksplodi
kaj tamen alia estas pli danĝera
la pulvo povas malsekiĝi.

Fronte al tiu problemo mi delonge sentis timegon
kaj cetere ni tre malmulte scias
krom tio ke baldaŭ ekmallumos —

nova luno
nova glaso da vino
novissima verba.