| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 7Romanco pri la nigra tristoUnua verso:Pikaj bekoj de la kokoj
Aŭtoro:Lorca, Federica García
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)53–54
Proks. dato:≈ 1925–1950
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Jose Navarro Pardo
Pikaj bekoj de la kokoj serĉe al aŭroro fosas, kiam de obskura monto venas Soledad Montoya. Je ĉevalo kaj je ombro ŝia kupra karn’ odoras. Brun-ambose la du mamoj ĝemas for kanzonon rondan. – Kiun, Soledad, vi serĉas sola kaj en denso nokta? – Tio nur al mi koncernas. Kial vi ne min ignoras? Mi feliĉon mian serĉas, la personon al mi propran. – Soledad de mia penso, se ĉevalo tro galopas, ĝi al maro fine venas, kaj en ties akvo dronas. – Ne parolu pri la maro, ke la nigra tristo fontas el la teroj oliv-arbaj sub folioj murmursonaj. – Soledad, kiel vi tristas! Kia tristo kororompa! Vi en vana buŝ-atendo sukon de citrono ploras. – De la forno ĝis la lito mi kuradas kiel fola, kaj la du harplektoj dume svingas sin al planko doma. Kia tristo! Karno, vestoj iĝis jam gaganto-tonaj. Ve, miaj ĉemizoj linaj! Ve, miaj femuraj rozaj! – Soledad, en alaŭd-akvo al vi faru lavon korpan,* kaj en paco vian koron lasu, Soledad Montoya. > * Kantu sube la rivero: franĝo firmamenta, fronda. Pere de kukurbofloroj nova lumo jam sin kronas. Tristo, ve, de la ciganoj! Tristo pura, ĉiam sola! Tristo de subtera fluo kaj de mateniĝo fora. Athugagreinar
* Lau andaluza superstiĉo, sinbano en loko, kie alaŭdoj trinkas, forgesigas afliktojn kaj ĉagrenojn.
|