Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Postperda sopiroUnua verso:Kie la tagoj de via vivo sian koloron perdis?
Aŭtoro:Jóhann Jónsson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 10a 12a marto 1992
Proks. dato:≈ 1975–2000
Dato:1992
Grupo:Islanda
Klarigoj
Jóhann evidente alte taksis la tradiciajn versformojn de la islanda poezio, sed tamen faris unu rimarkindan eksperimenton por renovigi la forman tradicion per tiu ĉi poemo, Söknuður (Postperda sopiro) 1928. Ĝi estas senrima kun libera ritmo, sed aliteraciita en la originalo. La longo de „strofoj“ kaj linioj estas neregula. Ekspresionisma influo estas konstatebla en la poemo en la emociplena esprimado de la realaĵo. Malespero kaj sentoj de vaneco forte esprimiĝas en elkrioj kaj ofte strangaj bildaj esprimoj.
Kie la tagoj de via vivo sian koloron perdis?
Kaj la poemoj fulmintaj tra via sango de rev’ al revo, kie la vent’ ilin perdis, ho infano, kredinta vin naskita kun fonto neelĉerpebla de mirindeco en la brusto! Kie. . . ? Je tiaj strangsonaj vortoj, kiujn faligas iu voĉo sur nian vojon – aŭ kiel ŝajne la vento disblovas sur la stratoj, nin forlasas, la rutinajn somnambulojn, por temp’ unuspira l’ inerto de l’ membroj rigidaj. Kaj la zumo ŝpinada de l’ vakeco malpli laŭtsonas en niaj oreloj. Kaj l’ enuo paciĝas en nia mens’ elĉerpita. Kaj io, simila al vekiĝo, sur niajn palpebrojn spiras, ni momente orientiĝas, duone, kaj senco-frapitaj krias en sobra konscio animo nia: Kie? Ho kie? Ĉu perdita ne estas perdita? Ĉu gravas pri la pasinta, ĉu jar’ ĉu etern’ ĝin kaŝas? Tenu min prefere por tempet’, ke mi memoru, vokanta voĉ’, rememor’, ho restu. Sed ve, kiu povas vin pluteni, sankta iluzio! Kiel flugila flirto de ŝvebantaj anĝeloj en l’ okuloj de infanoj eldormiĝantaj estas vi efemera al ni, la sklavoj de l’ ĉiutageco . . . Kaj tuj je nia prikonsciiĝo, jam dronis via mirindo en la frenezo de l’ homamaso kaj la gajobruo. Poste ni pluiras, ĉiu laŭ sia voj’ erare, ĉiu en sia propra viv’ perdiĝinta, fremdulo fakte; kaj niaj okuloj estas tenataj kaj niaj koroj perturbataj de rutino kaj longtradicia kutimo: sin primensogi morten . . . Sed silenton, silenton – kiomajne nia konscienco dormas, ĉe niaj oreloj senripozaj kantetas por ni tra tiu tago tuta io, kvazaŭ ekis aŭtuna son’ en la vento, io, kvazaŭ kantas nia morta patrino el la mara zumad’ malproksime . . . Kaj plena de sent’ dezerteca flustras nia koro seneĥe en la vakuon: Kie? . . . Ho kie? |