Romanco pri la luno, luno | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 1

Romanco pri la luno, luno

CIGANA ROMANCARO. TRADUKIS FERNANDO DE DIEGO
Unua verso:Al forĝejo luno venis
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)35–36
Proks. dato:≈ 1925
Grupo:Hispana

> Al Conchita García Lorca
1.
Al forĝejo luno venis
en la krinolin’ el nardoj.*
Ŝin la knabo mire miras.
Ŝin ja miras li sen paŭzo.
En aero sentovibra
ŝi agitas siajn brakojn
kaj, volupta, pura, montras
mamojn el rigida stano.
– Fuĝu, luno, luno, luno,
se revenos la ciganoj,
vian koron ili turnos
je orel- kaj fingr-ornamoj.
– Knabo, lasu, ke mi dancu.
Kiam venos la ciganoj,
surambose vi jam kuŝos
kun fermita okulparo.
– Fuĝu, luno, luno, luno,
mi jam aŭdas la ĉevalojn.
– Knabo, lasu min, ne tretu
mian amelitan blankon.
2.
La rajdanto proksimiĝas
tamburante l’ ebenaĵon.*
Jam la knabo ĉe l’ amboso
fermis sian okulparon.
3.
Tra oliv-arbaro venas,
bronzaj, lacaj, la ciganoj.
Kun palpebroj dorme pezaj
kaj suprenklinitaj kapoj.
4.
Ve, la siblo de la strigo!
Kiel siblas ĝi en arbo!
Alte ŝovas sin la luno
kun knabeto ĉe la mano.
5.
Nun en la forĝejo ploras,
plende krias la ciganoj.
Tie vento vigle viglas.
Tie viglas ĝi sen paŭzo.


Athugagreinar

1.2 nardo: tuberosa floro.
2.2 Tiu rajdanto aperas jam en la Biblio. „Kaj mi rigardis kaj jen pala ĉevalo: kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto“. Apokalipso, VI-8.