Kaptogeniulo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Kaptogeniulo

Unua verso:Li neniam restis tiom longe . . .
paĝo(j)N-ro 24a 12a de Novembro 1996
Proks. dato:≈ 1975–2000
Dato:1996
Grupoj:Islanda , Proza poemo
Li neniam restis tiom longe sur firma tero ke la tuta skvamo defalis de lia hararo kaj barbo kaj la salkrevigitaj manegoj ĉiam estis ruĝaj kvazaŭ peklita viando. Se ne sukcesis al li iri kun sia hokarŝnuro elfjorden li lokis ĝin en la fjordo aŭ tiris sian reton laŭlonge de la marbordo: en vintraj tagoj la malhelruĝa karbfiŝsango sur la neĝo indikis la lokojn kie li entiris borden sian reton. Oni nomis lin kaptogeniulo kaj unufoje en la somero heroo de la maro. Tiam li malestime spirblovis kaj diris incitige: Ĉu eble mi tion faru se mi ion alian scipovus. Post tio li ŝovelis per la lango tabakamason desur la mansupro en la vastan buŝtirkeston kaj longe silente fiksrigardis oblikve la blanklavitan pecon sur la mandorso.