Innskráning ritstjóra |
Kallio 1803–1852UNU POEMO
Kallio (Samuel Gustaf Berg) estis finna poeto. Li studis klasikan filologion kaj juron. Li laboris en la apelacia kortumo en Vaasa ĝis la jaro 1832 kiam li cedis pro blindiga okulmalsano. Poste li laboris kiel guvernisto. De lia verkaro konserviĝis nur sep poemoj kaj unu traktaĵo de metrikoj. Pro ili li tamen estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj finnaj lirikistoj de la 19a jarcento. Liaj poemoj aperis en multaj antologioj kaj lernejaj krestomatioj. Du el ili estas konataj ankaŭ kiel kantoj por vira koruso.
Kallio aŭtoro tradukita de Karkiainen, AnjaPoemoLampiro ≈ 2000 |