Innskráning ritstjóra |
Borĉiĉ, LucijaUNU POEMO
Lucija Borĉiĉ estis oficejestro de la Plastikarta asocio por Kroatio. Ŝi esperantistiĝis en Zagrebo en 1940. Ekde 1946 ŝi aktivas en la Esperanto-societo „Bude Borjan“ en Zagrebo, kie ŝi plenumis la funkciojn de komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto kaj laŭ la propra rekta metodo gvidis plurajn elementajn, konversaciajn, progresigajn kaj lingvajn kursojn, prelegis, aktoris kaj lektoris. En Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio ŝi plenumis la funkciojn de dua sekretario kaj membro de la Ekzamena komisiono. En 1953 ŝi kunorganizis la 38-an Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo plenumante plurajn funkciojn. Ekde 1952 Lucija tradukis el la kroata al Esperanto kroatan prozon kaj poezion kaj post 1977 ŝi ankaŭ verkis originale en Esperanto.
Borĉiĉ, Lucija aŭtoroPoemoAkureyri ≈ 1975–2000Borĉiĉ, Lucija tradukanto de poezio de Matos, Antun GustavPoemoVioleg’ velura ≈ 1900 |