Jón Óskar 1921–1998
DU POEMOJ
Jón Óskar (Ásmundsson) estis unu el la avangardaj islandaj poetoj, kiuj aperis en la mezo de la 20a jarcento. Post mezlernejaj studoj li studis pianludon en muziklernejo en Reykjavík. Li pasigis kelkan tempon en Parizo kaj tie konatiĝis kun la moderna franca literaturo. Li multe tradukis el la franca, poemojn kaj romanojn. Li estis unu el la redaktoroj de la literatura revuo Birtingur 1953–1968, kiu multe influis la literaturan evoluon en Islando en tiu tempo. Jón Óskar aperigis kelkajn poemarojn: Skrifað í vindinn (Skribite en la venton) 1953, Nóttin á herðum okkar (La MEIRA ↲
Jón Óskar (Ásmundsson) estis unu el la avangardaj islandaj poetoj, kiuj aperis en la mezo de la 20a jarcento. Post mezlernejaj studoj li studis pianludon en muziklernejo en Reykjavík. Li pasigis kelkan tempon en Parizo kaj tie konatiĝis kun la moderna franca literaturo. Li multe tradukis el la franca, poemojn kaj romanojn. Li estis unu el la redaktoroj de la literatura revuo Birtingur 1953–1968, kiu multe influis la literaturan evoluon en Islando en tiu tempo. Jón Óskar aperigis kelkajn poemarojn: Skrifað í vindinn (Skribite en la venton) 1953, Nóttin á herðum okkar (La nokto sur niaj ŝultroj) 1958, Söngvar í næsta húsi (Kantoj en apuda domo) 1966, kaj Þú sem hlustar (Vi kiu aŭskultas) 1973, novelaron, Mitt andlit og þitt (Mia vizaĝo kaj via) 1952 kaj romanon, Leikir í fjörunni (Ludoj sur la marbordo) 1968. Li ankaŭ aperigis kelkvoluman aŭtobiografian verkon. La muzikisto ofte regas la direkton en la poezio de Jón Óskar, ĝin karakterizas subtila sentemo, kiu tamen ne enfermiĝas en la poemoj sed esprimiĝas en impetema kanto pri la vivo kaj la amo. ↑ MINNA